Minareto Kutubo | |||
---|---|---|---|
ध्रुव स्तम्भ | |||
minareto | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Islama arkitekturo vd | ||
Lando | Barato vd | ||
Situo | Delhio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)28.52435577.185248Koordinatoj: 28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Qutb complex vd | ||
Retejo | https://www.delhitourism.gov.in/delhitourism/tourist_place/qutab_minar.jsp | ||
La Minareto Kutubo, literumita ankaŭ Kutub kaj Kutab, estas minareto kiu formas parton de la Kutuba Komplekso, nome Monda heredaĵo de Unesko en la areo Mehrauli de Delhio, Barato. La Minareto Kutubo estas 73-metra alta turo de kvin etaĝoj, kun 14.3 metroj de baza diametro, kio malpliiĝas al 2.7 metroj en la pinto. Ĝi enhavas spiralan ŝtuparon de 379 ŝtupoj. Oni supozas, ke ties desegno estas inspirita sur la Minareto de Ĝam, en okcidenta Afganio.
Kutb ud Din Aibak, fondinto de la Delhia Sultanlando, startigis konstruon de la unua ero (etaĝo) de la Kutuba Minareto ĉirkaŭ 1192. En 1220, la sukcedanto kaj bofrato de Aibak nome Ŝamsuddin Iltutmiŝo finkompletigis pliajnr tri etaĝojn. En 1369, fulmo frapegis kaj detruis la pintan etaĝon. Firoz Ŝah Tughlak anstataŭis la damaĝitan etaĝon, kaj aldoni unu plian. Ankaŭ Ŝer Ŝah Suri aldonis enirejon al tiu turo dum li regis kaj Humajun estis en ekzilo.
La Minareto estas ĉirkaŭita de kelkaj historie gravaj monumentoj de la Kutuba komplekso, kiel la Moskeo Kuŭat-al-Islam kiu estis konstruita samtempe kiel la minareto, kaj la multe pli antikva Fera Piliero de Delhio. La najbara piliera kupolo konata kiel "Frenezaĵo de Smith" estas restaĵo de la turrestaŭro de la 19a jarcento, kiu inkludis nesukcesan klopodon aldoni kelkajn pliajn etaĝojn.