Ministerio pri eksteraj aferoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ministère des Affaires étrangères | |||||
ministerio de Francio • ministerio pri eksteraj aferoj | |||||
Komenco | 1547 (subministerio) 1789 (ministerio pri eksteraj aferoj aŭ eksteraj rilatoj) | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 44″ N, 2° 18′ 58″ O (mapo)48.8622372.316077Koordinatoj: 48° 51′ 44″ N, 2° 18′ 58″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | 37 quai d'Orsay, 7-a arondismento, Parizo | ||||
| |||||
Tipo | ministerio | ||||
Estr(ar)o | Laurent Fabius (ministro ekde 2012) | ||||
delegitaj ministroj | Thierry Repentin (eŭropaj aferoj) Pascal Canfin (evoluigo) Yamina Benguigui (Frankofonio) Hélène Conway (eksteraj francoj) | ||||
elstaruloj | Charles-Maurice de Talleyrand François-René de Chateaubriand Robert Schuman Pierre Mendès France Maurice Couve de Murville Edgar Faure Roland Dumas Alain Juppé Dominique de Villepin Hubert Védrine | ||||
Buĝeto | 5,93 miliardoj da eŭroj (2013) | ||||
Dungitaro | 14 798 (2013) | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Posedatoj | Diplomatic Archives • Château de la Celle vd | ||||
Retejo | Ministerio pri eksteraj aferoj | ||||
Jura formo | ministerio de Francio | ||||
La ministerio pri eksteraj aferoj estas la ministerio responsa pri la efektivigo de la ekstera politiko de Francio kaj pri la rilatoj en eŭropa unio.
Loĝanta en palaco je 37, quai d'Orsay, en la 7-a arondismento de Parizo, ĝi estas ankaŭ nomata « le Quai d'Orsay » aŭ eĉ « le Quai ».
Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri eksteraj aferoj estas Laurent Fabius en la unua registaro de Jean-Marc Ayrault kaj en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. Ĝi disponas pri kvar delegitaj ministroj : Thierry Repentin pri eŭropaj aferoj, Hélène Conway pri eksteraj francoj, Yamina Benguigui pri frankofonio, Pascal Canfin pri evoluigo.
La komisioj de la ministerio pri eksterlandaj aferoj estas :
Tiuj atribuoj restis sufiĉe stabile tra la tempo ĉar diplomatio estas de ĉiam objekto de aparta ministerio.
Tamen, la kreo en 2007 de ministerio pri enmigrado, integro, nacia identeco kaj solidara evoluigo, integrita en 2010 al la ministerio pri internaj aferoj, transdonis iujn kompetentecojn tradicie en la kampo de la ministerio pri eksteraj aferoj al tiu ministerio.
La ministerio pri eksteraj aferoj estas partigita en centra administracio en Parizo kaj malcentraj servoj en Nantes (Civila registro de la eksterlandaj francoj), La Courneuve (diplomatiaj arkivoj), kaj teritoria administracio ĉie en la mondo.
La centra administracio de la ministerio pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj enhavas , :
Por plenumi siajn komisiojn, la ministerio pri eksteraj aferoj disponas pri la tuto de la franca diplomatia kaj konsula reto, kiu enhavas preskaŭ 400 diplomatiajn reprezentadojn de Francio (163 ambasadejoj kaj 92 ĝeneralaj konsulejoj kaj konsulejoj). Tiu reto estas la tria plej granda, laŭ la nombro da reprezentejoj, post tiu de Usono kaj Ĉinio.
La dungitaro de la ministerio pri eksteraj aferoj (ŝtatoficistoj kaj kontraktuloj je franca juro kaj je ekstera loka juro) estas 16 000, du trionoj postenas eksterlande.