State Stalin Prize, 2nd degree • Granda Oficiro de la Honora Legio • Medalo “Pro Venko super Germanio dum la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Oficira Kruco de la Ordeno de Merito de Federacia Respubliko Germanio • Kavaliro-Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio • Komandoroj de la ordeno de Izabela la Katolikino • Popola artisto de Sovetunio • Prezidenta medalo de libereco • Ordeno de Francisko de Miranda • commander of the Order of the Dannebrog • Order "For Merit to the Fatherland", 1st class • Premio de la Princino de Asturio pro Konkordo • Premio por la Kvar Liberecoj: Libereco pri Parolado • Praemium Imperiale • Premio Léonie Sonning • Gramophone Award for Lifetime Achievement • Medalo «Pro Merita Laboro dum la Granda Patriota Milito 1941–1945» • Medalo "Por Disvolviĝo de Virgaj Teroj" • Jubilea Medalo “Sesdek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Medalo “Por Memorigo de la 850-a Jaro de Moskvo” • Medalo “Defendanto de Libera Rusio” • Granda Oficiro de la ordeno de la Cedro • grandkruco de la Meritordeno de Hungario • Commander of the Order of Adolphe of Nassau • Grand Officer of the Order of Merit of the Italian Republic • Commander of the Order of Merit of the Grand Duchy of Luxembourg • Commander of the Order of Saint-Charles • Grand Cross of the Military Order of Saint James of the Sword • Komandoro de la Ordeno de la Nederlanda Leono • Royal Philharmonic Society Gold Medal • Litteris et Artibus • People's Artist of the RSFSR • Merited Artist of the RSFSR • Lenin-premio • Kennedy Center Honors • Internacia Premio de Katalunio • Wolf-Premio pri Artoj • honorary doctorate at the Laval University • honorary doctorate of Haifa University • honorary doctor of Tel Aviv University • honora doktoro de Universitato Harvard • Order of the Liberator General San Martín • Ernst von Siemens Music Prize • Granda Meritkruco de la Federacia Respubliko Germanio • Komandoro de la Artoj kaj la Leteroj • Commander's Grand Cross of the Order of the Gediminas • Commander of the Cross of the Order of Merit of the Republic of Poland • honorary doctor of the Chopin University of Music • Ordeno de Hejdar Alijev • Istiglal Order • Shohrat Order • Medalo «Por memorigi la 100-jaran datrevenon de la naskiĝo de Vladimiro Lenino» • honorary citizen of Vilnius • honorcivitano • Order "For Merit to the Fatherland", 2nd class • Order of the Dannebrog vd
Rostropovich estis internacie rekonita kiel lojala rekomendanto de homaj rajtoj kaj estis premiita la 1974 Premio de la Internacia Ligo de Homaj Rajtoj. Li ricevis multenombrajn laŭdojn, inkluzivanta Polusan Muzikan Premion.
Vivo
Kvarjaraĝa, li lernis ludi pianon kun lia patrino, kiu estis talenta pianisto. Dekjaraĝa li komencis ludi violonĉelon kun lia patro, kiu studis kun Pau Casals, kaj li mem estis ankaŭ filo de violonĉelisto .
Rostropoviĉ unue aperis kiel violonĉelisto en 1942. Li gajnis la unuan premion en konkursoj en Prago kaj Budapeŝto en 1947, 1949 kaj 1950. En 1950, 23-jaraĝa, li gajnis kio tiam estis konsiderita la plej alta honoro en Sovetunio, la premio Stalin. En tiu tempo, Rostropoviĉ jam famiĝis en lia lando kaj samtempe kultivis lian karieron kiel solisto, li ankaŭ instruis en la Leningrada Konservatorio (nun Sankt-Peterburgo) kaj la Moskva Konservatorio. En 1955, li edziĝis al Galina Viŝnevskaja, soprankantistino ĉe la Teatro Bolŝoj.
Rostropoviĉ batalis por arto sen limoj, sinesprimlibereco kaj demokratiaj valoroj, tiel alportante al li riproĉon de la sovetia reĝimo. Lia amikeco kun la verkistoAleksandr Solĵenicin kaj lia subteno por disidentoj kondukis al oficiala kondamno en la fruaj 1970-aj jaroj . Li estis malpermesita de ludado kun pluraj muzikaj ensembloj kaj lia sovetia civitaneco estis revokita en 1977 pro lia publika opozicio al sovetiaj restriktoj sur kultura libereco . Rostropoviĉ forlasis Sovetunion en 1974 kun lia edzino kaj infanoj kaj translokiĝis en Usono.
Daŭrigo de la kariero
Lia talento produktis verkojn de pluraj komponistoj, kiel Ŝostakoviĉ, Prokofjev, Britten, Henri Dutilleux, Leonard Bernstein kaj Krzysztof Penderecki. Kune kun la sovetia komponisto Dmitrij Kamalevskij, li kompletigis la violonĉelkoncerton de Prokofjev post la morto de la komponisto, kaj Rostropoviĉ ludis la premieron de la du violonĉelkonĉertoj de Ŝostakoviĉ . Li alportis la unuan koncerton de Ŝostakoviĉ al Londono kaj komencis profesian rilaton kun Benjamin Britten, kiu verkis la violonĉelsonaton, 3 sollude violonĉelseriojn kaj violonĉelsimfonion kun li en menso .
Nokte de la 21-a de aŭgusto 1968, Rostropoviĉ ludis la violonĉelkonĉerton de la ĉeĥa komponisto Dvožak ĉe la muzikfestivalo de la Proms en Londono . Tiutage Sovetunio invadis Pragon kaj manifestacioj okazis ekster la muzika salono. En lia ludado kaj en ĝia tono, Rostropoviĉ esprimis solidarecon kun la ĉeĥa popolo por la perforta fino de la Praga Printempo. Kiel biso li ludis Sarabando de Bach, dirante ke li dediĉas ĉi tiun pecon al homoj en tempoj de malĝojo .
Lia neplanita apero dum la falo de la Berlina muro en la mezo de la okazaĵoj estis elsendita vive en televido ĉie tra la mondo kaj tiel gajnis al li internacian famon .
Lia rusa civitaneco estis reestigita al li en 1990, kvankam li kaj lia familio jam estis civitanoj de Usono .
Rostropoviĉ gajnis multajn internaciajn premiojn, inkluzive de la franca Legio de Honoro, kaj honordoktorecajn gradojn de plej prestiĝaj universitatoj en la mondo. Li estis aktiva en la batalo por sinesprimlibereco en arto kaj politiko. En lia rolo de ambasadoro de Unesko, li subtenis multajn edukajn kaj kulturajn entreprenojn . Rostropoviĉ kaj lia edzino, Galina Viŝnevskaja, iniciatis fondaĵon, kies celo estas antaŭenigi projektojn kaj agadojn en la socia kampo . La Domo-Muzeo de Rostropoviĉ estis malfermita la 4-an de marto. 2002 en Bakuo, Azerbajĝano .