Brazilo havas pli ol 5 mil urbojn. "Urbo" en Brazilo estas administrejo de municipo, sekve, kelkaj brazilaj "urboj" havas 2 mil loĝantojn, eĉ malpli, aliaj havas 10 milionojn. Estas vilaĝoj en Brazilo kun 50 mil loĝantoj kiujn oni ne rigardas kiel "urboj" simple ĉar ili ne estas administrejo de municipo. Sekve, po unu municipo estas unu urbo, kaj male. La municipo ĉiam havas nomon de sia urbo.