Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo)

Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj
muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 4-a de marto 1973
Koordinatoj 37° 22′ 20″ N, 5° 59′ 16″ U (mapo)37.372183333333-5.9878611111111Koordinatoj: 37° 22′ 20″ N, 5° 59′ 16″ U (mapo)
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo) (Sevilo)
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo) (Sevilo)
DEC
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo)
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo)
Situo de Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo)
Map
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj
Retpaĝo http://www.museosdeandalucia.es/cultura/museos/MACSE/
vdr

La Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (hispane Museo de Artes y Costumbres Populares) estas ĉe la Placo de Ameriko, antaŭ la Arkeologia Muzeo de Sevilo ĉe la Reĝa Paviliono, ene de la Parko María Luisa, Sevilo, Hispanio. La edifico estis iama Paviliono de Antikva Arto de la Iberamerika Ekspozicio de 1929.

Historio

La konstruaĵo estis iama paviliono de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, planita kiel paviliono de Industrioj, Metiartoj kaj Dekoraciaj Artoj. Finfie ĝi estis paviliono de Antikva Arto kaj Artaj Industrioj. Temas pri edifico planita en 1913 kaj konstruita en 1914 fare de la arkitekto Aníbal González, aŭtoro ankaŭ de la aliaj konstruaĵoj starigitaj ĉe la sama placo de Ameriko. La fasado estas el briko kun dekoracio de ceramiko. Pro sia arkitektura stilo, oni konis ĝin anakŭ kiel Mudeĥara Paviliono.

Oni faris diversajn reformojn en la 1960-aj jaroj, en 1972 (helika ŝtuparo), 1980 ktp. En 1984 post rehabilitado, oni remalfermis la muzeon post la transigo de kompetencoj el ŝtata al regiona administracio.

Kolektoj

Granda parto de la enhavo de la muzeo devenas de privataj donacoj aŭ transigoj de objektoj el aliaj publikaj muzeoj. Aparte menciendas la kolekto de brodaĵoj Díaz Velázquez (6 000 pecoj), kolektoj de ceramiko (fajna ceramiko, azuleĥoj ktp.), de antikvaĵoj (aĉetitaj inter 1974 kaj 1980 fare de la direktoro Salvador de Sancha Fernández),, de sevilaj ĝenropentraĵoj (Kolekto Aguiar), Kolekto Soria de fajna ceramiko kaj orientaj eburaĵoj, ludiloj, atelieroj ktp.

Krome estas biblioteko, arkivo, ateliero pri konservado kaj restaŭrado, ktp.

Bildaro

Referencoj

  1. «Pabellón de Arte Antiguo - Plaza de América». Ministerio de Cultura de España. Konsultita la 7an de novembro 2018.
  2. «Pabellón de Arte Antiguo - Plaza de América». Ministerio de Cultura de España. Konsultita la 7an de novembro 2018.
  3. «Museo de Artes y Costumbres Populares de Sevilla. Portal de Museos y Conjuntos Arqueológicos y Monumentales de Andalucía». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 9an de marto 2016.
  4. «Conservadores de Museos de Andalucía». museosdeandalucia.com. Konsultita la 9an de marto 2016.