-
Kristnasko, Lorenzo Costa (ĉirkaŭ 1490)
-
Danae, Tintoretto (ĉirkaŭ 1570)
-
Baŝeba bane, Veronese (ĉirkaŭ 1575)
-
Danseuses sur scène, Edgar Degas (ĉirkaŭ 1889)
Muzeo de Belartoj de Liono | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Muzeo de Belartoj de Liono
| ||||||
arta muzeo | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | |||||
Situo | Liono | |||||
Urbo | Liono | |||||
Adreso | 20, place des Terreaux 69001 Lyon | |||||
Poŝtkodo | 69001 | |||||
Situanta sur | place des Terreaux | |||||
Estiĝo | 1801 | |||||
Malfermo | 1801 | |||||
Koordinatoj | 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo)45.7668464.83363Koordinatoj: 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo) | |||||
| ||||||
Jaraj vizitantoj: | 333 835 (2016) | |||||
| ||||||
Retpaĝo | https://www.mba-lyon.fr/ | |||||
La Muzeo de Belartoj de Liono (france Musée des Beaux-Arts de Lyon) estas municipa muzeo de belartoj en Liono, Francio. Ĝi estas ĉe la Place des Terreaux, kaj estis hejmo de iama konvento de Benediktanoj kiu funkciis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ĝi estis restaŭrita inter 1988 kaj 1998, kaj estas malfermaj al vizitantoj ekde tiam spite la restaŭradon. Ĝiaj kolektoj gamas el antikvaĵoj de antikva Egipto ĝis Moderna arto, kio faras la muzeon unu el la plej gravaj en Eŭropo. Ĝi ankaŭ gastigantas gravajn artajn ekspoziciojn, por ekzemplo la ekspozicion de verkoj de Georges Braque kaj Henri Laurens en la dua duono de 2005, kaj alia pri la verkaro de Théodore Géricault el Aprilo ĝis Julio 2006. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj de Francio.
La pentrarta fako enhavas eŭropajn pentraĵojn de la 14-a ĝis mezo de la 20-a jarcento. Ili estas ordigitaj kronologie kaj laŭ ĉefaj skoloj en 35 ĉambroj. La kolekto konsistas el jeno:
Plej granda parto de la kolekto estas ekspoziciita en du partoj: en teretaĝo estas mezepokaj kaj renesancaj skulptaĵoj, dum ĉe la abateja preĝejo estas skulptaĵoj el la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Inter tiuj estas verkoj de Auguste Rodin, Léon-Alexandre Delhomme, Emile Antoine Bourdelle, Aristide Maillol, James Pradier, kaj Antoine Etex.