Nacia Parko Berchtesgaden

Nacia Parko Berchtesgaden
nacia parko en Germanio, protektata areo

Distriktodistrikto Berchtesgadener Land

Supermara alteco2 572 m ü. NHN
Koordinatoj47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo)47.5712.96Koordinatoj: 47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo)
Plej alta punktomontmasivo Watzmann
- alteco2 713 m ü. NHN
- koordinatoj47° 33′ 16″ N, 12° 55′ 19″ O (mapo)47.55444444444412.921944444444
Plej malalta punktolago Königssee
- malalteco603 m ü. NHN
- koordinatoj47° 33′ 0″ N, 12° 58′ 30″ O (mapo)47.5512.975
Akvokolektejo208,04 km² (20 804 ha)
Areo208,04 km² (20 804 ha)

Estiĝo1978

Nacia Parko Berchtesgaden (Bavario)
Nacia Parko Berchtesgaden (Bavario)
DEC
Nacia Parko Berchtesgaden
Nacia Parko Berchtesgaden
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Nacia Parko Berchtesgaden

Vikimedia Komunejo:  Nationalpark Berchtesgaden
En TTT: Oficiala retejo
vdr
monto Watzmann

La Nacia Parko Berchtesgaden (germane Nationalpark Berchtesgaden) estas la sola nacia parko de Germanio situanta en la Alpoj. Ĝi apartenas al la distrikto Berchtesgadener Land kaj la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. La areo ampleksas teritorion de 208 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de en 1990 de la UNESKO dokumentita biosfera rezervejo Berchtesgaden, kiu ekde junio 2010 estis ampleksigita al biosfera rezervejo Berchtesgadener Land.

Geografio

La Nacia Parko Berchtesgaden etendiĝas sur granda parto de la administraj komunumoj Ramsau bei Berchtesgaden kaj Schönau am Königssee, kaj sur malgranda sudorienta parto de la komunumo Berchtesgaden. Oriente, sude kaj sudokcidente ĝin limigas la federacia lando Salcburgio de Aŭstrio.

La parko inkluzivas la lagon Königssee, kiu en alteco de 603 metroj super la marnivelo estas la plej suba punkto de la parko, kaj la montopinton Watzmann-Mittelspitze de la montmasivo Watzmann, kiu en alteco de 2713 metroj super la marnivelo estas la plej alta punkto de ĝi.