La reteno fare de plenkreskuloj de trajtoj antaŭe viditaj nur ĉe junuloj estas grava en disvolviĝ-biologio, kaj sekve en evolucio. Ĝi povas okazi duvoje. En neotenio nomata ankaŭ juniĝo (juvenilization), la fiziologia (aŭ somata) disvolviĝo de organismo (tipe animala) estas bremsita aŭ prokrastita. Neotenio troviĝas en modernaj homoj.
Kontraste, en progenezo (infangenezo), la seksa disvolviĝo okazas pli rapida. Ambaŭ procezoj rezultas en infanmorfismo (aŭ infanmorfozo), nome tipo de heterokronio. Kelkaj aŭtoroj difinas infanmorfismon kiel la reteno de larvaj trajtoj, kiel ĉe salamandroj.
Referencoj
↑Neoteny. (2012). Dictionary.com. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link
↑Neoteny. (2012). Your dictionary. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link.
↑Neoteny. (2012). Oxford Dictionaries. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el linkArkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine.
↑Neoteny. (2012). Merriam-Webster. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link.
↑Montagu, A. (1989). Growing Young. Bergin & Garvey: CT.