Nuŝu

Preferata elparolo "njuŝu" aŭ "la njuŝua" (skribo kaj literaturo), laŭ ĉina esperantisto poeto najbaro de Jingjongo.

Nuŝu

Tipo

Silabaro
Deveno

Orakla osta skribod:Q7476695
 → Bronza skribod:Q917520
  → Sigela skribod:Q1208842
   → Ĉina kancelaria skribod:Q1073960
    → Regula skribod:Q1196029
     → Nuŝu

ISO 15924 Nshu
skribsistemo
Dum 800 - nuntempe
vdr

Nuŝu, foje ankaŭ skribita Nu Ŝu (ĉine 女書/女书, pinjine: nǚshū aŭ  江永女書/江永女书, pinjine: Jiāngyǒng nǚshū), la sekreta lingvo de virinoj, estas skribsistemo kiu naskiĝis en suda Ĉinio, en la distrikto Jiangyong de la provinco Hunano.

La plej frua trovita kreaĵo, kiu estis skribita en tiu lingvo, estis bronza medalo de la 19-a jarcento, sed oni povas aserti ke la lingvo naskiĝis multe pli frue.

La ĉina provinco Hunano situas en montara regiono punktita de malgrandaj vilaĝoj. De jarcentoj en ĝi disvolviĝis agrara socio de forta feŭda reĝimo, kaj imperiestra regado. Tiuj komunumoj estis strukturitaj sub strikta patriarkeca sistemo, sub la konfuceaj normoj.

En tia socio la virinoj ne havis rajton aliri al edukado, nur la viraj filoj rajtis lerni la Hanan Ŝu (vira skribo). Dum viroj lernis skribi, legi kaj edukiĝis, la virinoj devis fari la hejmajn laborojn, kaj vivi en la virinĉambro, la tiel nomita “ĉambro de virinoj” de kie, post la dektria jaraĝo, ili ne plu rajtis foriri al ekstero. En tiu ĉambro kolektiĝis ĉiuj virinoj de la familio por lerni kiel fariĝi bonaj edzinoj: kiel obei kaj fari la hejmajn devojn; krom lerni kudri, triki kaj brodi por tajlori la vestaĵojn de la tuta familio. Kutime post la geedziĝo la virinoj estis forigitaj de siaj familianoj, tre ofte portitaj al alia fora vilaĝo, sen ia ajn ebleco komunikiĝi aŭ viziti parencojn post monatoj aŭ jaroj.

Tiaj kondiĉoj rezultis en fratinecoj kiuj kunligis patrinojn kun siaj filinoj, fratinoj, kaj nepinoj serĉante la eblon superi tiajn malfacilaĵojn. En tia etoso de fermiteco naskiĝis kaj evoluis sekreta lingvo. Skriba virina lingvo, nomita Nuŝu. Ĝi estis strikte rezervata al virinoj, kaj tradicie transdonata de patrino al filino por ĵaluze gardi ĝin en fermita, nur virina mondo. La virinoj kaŝe kreis novan skribsistemon por subteni siajn ligojn kun familianoj kaj amikinoj per leteroj skribitaj en lingvo, kiun viroj ne povis kompreni. La plej grava trajto de tiu skribsistemo estis ĝuste ĝia sekreteco, ĝia strikta privateco de la virina mondo.

Nuŝu estas konsiderata kiel la sola skriba sistemo de la mondo, kreita kaj uzata ekskluzive de virinoj. En 2006 la ŝtata konsilio de Ĉinio enlistigis Nuŝu kiel Nacian Nematerialan Kulturan Heredaĵon.

Tiu ĉi originala skribsistemo estis elpensita de virinoj analfabetaj, sen ia formo de edukado, kiuj eksentis la bezonon iel defendi sin de la malegaleco, la malĝojo, la kultura submetiĝo, kaj samtempe havigi al si mem ian vivokialan spacon. La Nuŝu-signoj estas romboidaj, tute malsimilaj de la kvadrataj ĉinaj signoj. Kontraste kun la ĉinaj ideogramoj, la Nuŝu-signoj reprezentas sonojn kaj silabojn; ĝi estis verkita en versa formo de regulaj poemoj de tri, kvin aŭ sep karaktroj en vertikala sinsekvo.

Nuŝu estis lingvo skribita kaj kantata, uzata por verki poemojn, esprimante intimajn sentojn, kiujn virinoj kantis en la atiko dum ili brodis aŭ kudris. Plej ofte la skribaĵoj troviĝas sur la surfaco de belaj ventumiloj, broditaj sur vestoj, tukojzonoj. Konvenaj donac-mesaĝoj al familiano aŭ kunulino, kiuj trapasu la rigoran kontrolon de la viroj, kiuj ignoris la signifon de tiuj signoj.

Ankaŭ Nuŝu estis ĝenerale uzata por verki aŭtobiografiojn, leterojn, aŭ la libron kun delikataj aranĝoj, kiun fianĉino ricevis de sia patrino en la tradicia ‘Ceremonio de la Tria Tago’ post la geedziĝo.

La revolucio de 1949 malfermis la lernejojn por ĉiuj virinoj, do la junulinoj ekperdis intereson kaj Nuŝu ekkomencis esti forgesita. Nur en 1954, Zhou Shuoyi, direktoro de la Kultura Muzeo de Jiangyong, malkovris la ekziston de skriba sistemo, malsama al la uzata en Ĉinio. Sed estis nur en 1983 kiam la profesoro Gong Zebing de la Universitato de Beijing formale komencis la esploradon de tiu lingvo. En Jiangyong li trovis la 7 maljunajn virinojn kiuj estis la lastaj uzantinoj de la lingvo; la lastaj 7 virinoj kiuj sekrete ricevis Nuŝu de siaj prapatrinoj. La profesoro Gong Zebing sukcesis rekuperi tekstojn, kaj registri la voĉojn de tiuj virinoj kantante kaj recitante poemojn skribitaj en Nuŝu. Unu el tiuj 7 virinoj estis Yang Huanyi, kiu en la jaro 1995 estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de Ĉinio ĉe la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. La 20-an de septembro 2004 forpasis Yang Huanyi, 98 jaraĝa. Ŝi estis la lasta persono en la mondo, kiu lernis Nuŝu de longa linio de patrinoj al filinoj. Ŝia forpaso anoncis ankaŭ la morton de la lingvo…

Por virinoj Nuŝu ĉiam reprezentos la kreemon, kuraĝon kaj la senlacan luktadon de la prapatrinoj por la egaleco.

---

Tan Dun, fama ĉina komponisto, muzik-direktoro, kaj Unesko-Ambasadoro de Bonvolo, komponis simfonion dediĉitan al lingvo kies signoj aspektas kiel “muzik-notoj flugantaj laŭ la vento”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 49 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ

Referencoj