Okultismo | ||
---|---|---|
homa konduto • scio • mondkoncepto • pseŭdoscienco | ||
Okultismo (de la latina vorto occultus = kaŝita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo. Foje la vorto simple uziĝas – en neŭtrala aŭ malapreza signifo – kiel sinonimo de la vorto magio.
La vorto "okultismo" ekestis dum la 19-a jarcento. Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okultistoj", estis ekzemple la filozofino Helena Blavatskij. Laŭ la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ĝi.
|
Plej konata estas la citaĵo de Adorno: "Okultismo estas la metafiziko de la stultuloj" (sama verko, volumo VI).
La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:
Okultismo. "Esperanta Psikistaro", estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti "unuiĝo por psikisma studado per Esperanto" pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910:
"Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro."
La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas "psikisman terminaron" kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Krakovo, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj.
En 1913-1914 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita "Okultismo". La unua tiaspeca verko estis certe Libreto pri transmorta vivo de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas Stead "Kial mi scias ke mortintoj revenas" en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario, Ruĝkrucanoj, anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion La Spiritisto en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nurenbergo. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo.