Okupacio de Japanio | |||||||||
| |||||||||
okupacio • eksa administra teritoria unuo • okupita teritorio • politika teritoria divido | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.
Tuj post la kapitulaco de Japanio, MacArthur alvenis en Tokio la 30an de aŭgusto, kaj tuj dekretis kelkajn leĝojn. Neniu Aliancano rajtis ataki japanon. Neniu Aliancano rajtis manĝi la malabundan manĝon de japanoj. Svingi la flagon Hinomaru aŭ "Aperanta Suno" estis dekomence limigita (kvankam privatuloj kaj registaraj oficejoj rajtis peti permeson svingi ĝin). Tiu limigo estis parte mildigita en 1948 kaj komplete nuligita la venontan jaron.
La 2an de septembro, 1945, Japanio formale subskribis la tekston de la Japana Dokumento de Kapitulaco. Jam la 2an de septembro, la Usona Prezidento Harry Truman aprobis dokumenton La dokumento markis du ĉefajn celojn por la okupacio: (1) elimini la Japanan militeblon kaj (2) turni Japanion en demokratec-stila lando kun tendenco al la nova sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam teorie estus konsilantaro de Aliancanoj kiu regos la transiran sistemon, praktike estis MacArthur mem kiu diktatore kaj persone regis kaj la landon kaj la finigon de la milito.
Dum la milito, la Aliancanoj estis planintaj dividi Japanion inter ili por la celoj de la okupacio, kiel fakte oni faris por la Okupacio de Germanio. Tamen MacArthur mem ricevis rektan kontrolon super la ĉefaj insuloj de Japanio (nome Honŝuo, Hokajdo, Ŝikokuo, kaj Kjuŝuo) kaj la tuj ĉirkaŭaj insuloj, dum la eksterlandaj posedoj estis dividitaj inter la Aliancaoj jene:
Ne klaras kial la okupacia plano ŝanĝiĝis. Plej oftaj teorioj indikas al pliigita povo de Usono post la disvolvigo de la atombombo, la plej granda malfido de Truman pri Sovetunio kompare kun Roosevelt, kaj pliiĝanta deziro limigi la sovetan influon en Orienta Azio post la Jalta Konferenco.
Sovetunio havis intencon okupacii Hokkaidō. Tiuokaze, eble ĝi estus iĝante komunisma ŝtato en la soveta zono de okupacio. Tamen, malkiel ĉe la sovetaj okupacioj de Orienta Germanio kaj de Norda Koreio, tiuj planoj estis frustraciitaj pro kontraŭo fare de Truman.