Olimpiaj sportoj konkuras en la Someraj Olimpikoj kaj en la Vintraj Olimpikoj. La Somera Olimpiko 2020 inkludis 33 sportojn; la Vintra Olimpiko 2022 inkludos sep sportojn. Ĉiu olimpika sporto estas reprezentata de sportkontrola institucio, nome internacia sporto-federacio (ISF-oj).
En la someraj ludoj estas arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, golfo, halterlevo, ĵudo, kajakado-kanuado, karateo, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, naĝado, pafado, rajdado, remado, rugbeo sepopa, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.
En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sledado.
La Olimpika programo konsistas ĝenerale el 35 sportoj, 30 fakoj kaj 408 eventoj. Por ekzemplo, Luktado estas somerolimpia sporto, kiu enhavas du fakojn: nome grek-romia kaj liberstila luktadoj. Ĝi estas siavice subdividita en dekkvar eventoj por viroj kaj kvar eventoj por virinoj, ĉiuj el kiuj reprezentas diferencajn pezklasojn. La programo de la Somera Olimpiko inkludas 26 sportojn, dum la Vintra Olimpiko konsistas el 15 sportoj. Atletiko, naĝado, skermo, kaj gimnastikoestas la nuraj somerolimpiaj sportoj kiuj neniam forestis el la olimpika programo. Skikurado, arta sketado, glacihokeo, Nordia kombino, skisaltado, kaj rapid-sketado aperis en la programoj de ĉiu Vintra Olimpiko ekde ties starto en 1924. Nuntempaj olimpiaj sportoj, kiel badmintono, korbopilko, kaj volejbalo, aperis por la unua fojo en la programo kiel montrosportoj, kaj estis poste promociitaj al plenaj olimpiaj sportoj. Kelkaj sportoj kiuj estis konkurencitaj en pli fruaj Olimpiaj ludoj estis poste forfaligitaj el la programo.
Olimpiaj sportoj estas kontrolitaj de internaciaj sporto-federacioj (ISF-oj) agnoskitaj de la IOK kiel tutmondaj kontrolistoj de tiuj sportoj. Estas 35 federacioj reprezentataj ĉe la IOK. Estas sportoj agnoskitaj de la IOK kiuj ne estas inkluditaj en la olimpika programo. Tiuj sportoj ne estas konsiderataj olimpiaj sportoj, sed ili povas esti promociitaj al tiu statuso dum programrevizio kiu okazas en la unua sesio de la IOK post la okazigo de la Olimpiaj ludoj. Dum tiaj revizioj, sportoj povas esti ekskluditaj aŭ inkluditaj en la programon surbaze de dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK. Estas agnoskitaj sportoj kiuj neniam estis en olimpika programo en ajna fako, ekzemple skvaŝo.
En Oktobro kaj Novembro 2004, la IOK establis Olimpikan Programan Komisionon, kiu ricevis la taskon revizii la sportojn de la Olimpia programo kaj de ĉiuj ne-Olimpiaj agnoskitaj sportoj. La celo estis apliki sisteman alproksimigon al establado de la Olimpia programo por ĉiu okazigo de la ludoj. La komisiono formulis sep kriteriojn por pritaksi ĉu sporto estu inkludita en la Olimpian programon. Tiuj kriterioj estas historio kaj tradicio de la sporto, universaleco, populareco de la sporto, ĝenerala montrobildo, sano de la atletoj, disvolvigo de la koncerna Internacia Federacio kiu kontrolas tiun sporton, kaj kostoj de la organizado de la sporto. El tiu studo kvin agnoskitaj sportoj aperis kiel kandidatoj por inkludo en la Somera Olimpiko 2012: nome golfo, karateo, rugbeo 7, rultabulado kaj skvaŝo. Tiuj sportoj estis reviziitaj de la Plenumkomitato de la IOK kaj poste referencataj al la Ĝenerale Sesio en Singapuro en Julio 2005. El la kvin sportoj rekomenditaj por inkludo nur du estis elektitaj kiel finalistoj: nome karateo kaj skvaŝo. Neniu sportoj atingis la postulitan dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK kaj konsevence ili ne estis promociitaj al la Olimpia programo. En Oktobro 2009 la IOK voĉdonis instali golfon kaj rugbeon 7 kiel olimpiaj sportoj por la Someraj Olimpikoj de 2016 kaj de 2020.
La 114-a sesio de la IOK, en 2002, limigis la somerolimpikan programon al maksimumo de 28 sportoj, 301 eventoj, kaj 10 500 atletoj. Tri jarojn poste, en la 117-a IOK-sesio, oni faris la unuan plej gravan programrevizion, kiu rezultis en la ekskludo de basbalo kaj de softbalo el la oficiala programo de la Londonaj Ludoj de 2012. Ekde tiam ne estis interkonsento por la promocio de aliaj du sportoj: la programo de 2012 aperigis ĝuste 26 sportojn. La ludoj de 2016 kaj 2020 revenis al maksimumo de 28 sportoj kun aldono de rugbeo kaj golfo.