Os Mutantes

Os Mutantes dum koncerto en 2010

Os Mutantes (portugala por La mutaciuloj) estas influriĉa brazila psikedela rokmuzika bando, kiu evoluis el la tropicalismo-movado fine de la 1960-aj jaroj.

Historio

Os Mutantes estis fondita en 1966 je San-Paŭlo, Brazilo, fare de la fratoj Arnaldo Baptista (baso, muzikklavarilo kaj kantado) kaj Sérgio Dias (gitaro kaj kantado) same kiel de kantistino Rita Lee. En 1971 oficiale aliĝis basisto Liminha kaj frapinstrumentisto Dinho. Kune ili publikigis 5 muzikalbumojn, antaŭ ol Lee en 1972 forlasis la bandon, por komenci sian propran solo-karieron. Arnaldo forlasis la bandon en 1973 pro siaj daŭraj problemoj per LSD, sekvate de Dinho kaj – jaron poste – de Liminha. Sérgio Dias direktis la bandon kiel ununura fondinta membro ĝis ĝia malfondiĝo en la jaro 1978.

Influo

Kvankam ĝi siatempe rikoltis nur limigitan sukceson, Os Mutantes influis multnombron da brazilaj bandoj, ekz. Pato Fu aŭ Júpiter Maçã. Krome multaj nuntempaj subgrundo- kaj sendependo-bandoj en Usono kaj Eŭropo rigardas la ensemblon Os Mutantes al siaj ĉefaj influintoj. Kurt Cobain ekz. petis en 1993 publike reunuiĝan koncertvojaĝon de la triopo. Beck tributis al ĝi per la unuopaĵo Tropicalia sur sia muzikalbumo Mutations. David Byrne, frontulo de la bando Talking Heads, prizorgis la publikigon kaj surmerkatigo de la fona katalogo per sia propra eldonejo Luaka Bop. Kevin Barnes, frontulo de Of Montreal, nomis la bandon Os Mutantes plurfoje sian plej grava influodonanto.

Reunuiĝo en 2006

Os Mutantes (Arnaldo, Sérgio kaj Dinho, sen Rita Lee kaj Liminha – Rita Lee estis anstataŭita per Zélia Duncan kiel kantistino) prezentis kadre de la tropicalia-ekspozicio en la kulturdomo Barbican Centre en Londono la 22-an de majo 2006 sian unuan koncerton ekde 1978. Sekvis pluaj prezentadoj en Webster Hall je Novjorko, en koncertejo Hollywood Bowl je Los-Anĝeleso kune kun Flaming Lips, en The Fillmore je San-Francisko, Seattle, Denvero, kadre de la „Pitchfork Muzik-Festivalo“ je Ĉikago kaj en Miamo. En 2009 aperis Haih Or Amortecedor, ĝia unua studioalbumo ekde 35 jaroj. Krome Sérgio Dias fondis sekvan jaron kune kun membroj de la bando Tahiti Boy and the Palmtree Family la bandon The Lillies, sur kies unua albumo estas aŭdeblaj gastokontribuaĵoj de Iggy Pop kaj Jane Birkin.

Diskoj

Muzikalbumoj

  • 1968: Os Mutantes
  • 1969: Mutantes
  • 1970: A Divina Comédia ou Ando Meio Desligado
  • 1971: Jardim Elétrico
  • 1972: Mutantes e Seus Cometas no País do Baurets
  • 1974: Tudo Foi Feito Pelo Sol
  • 1976: Mutantes Ao Vivo
  • 1992: O A e o Z (registrita en 1973)
  • 2000: Tecnicolor ( registrita 1970)
  • 2007: Barbican Theatre , London 2006
  • 2009: Haih Or Amortecedor

Unuopaĵoj

  • 1968: A Minha Menina/Adeus Maria Fulô
  • 1968: É Proibido Proibir/Ambiente de Festival (mit Caetano Veloso)
  • 1969: Dois Mil e Um/Dom Quixote
  • 1969: Ando Meio Desligado/Não Vá Se Perder Por Aí
  • 1971: Top Top/It's Very Nice Pra Xŭu
  • 1972: Mande Um Abraço Pra Velha

Muzikalbumetoj

  • 1968: A Voz do Morto/Baby/Marcianita/Saudosismo (kun Caetano Veloso)
  • 1969: Fuga nº II/Adeus, Maria Fulô/Dois Mil e Um/Bat Macumba
  • 1970: Hey Boy/Desculpe Babe/Ando Meio Desligado/Preciso Urgentemente Encontrar Um Amigo
  • 1976: Cavaleiros Negros/Tudo Bem/Balada do Amigo

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Oficialaj retpaĝoj

Kromaj ligoj