La Pacifika Fronto, foje nomata ankaŭ Pacifika Milito aŭ Azi–Pacifika Milito, estis la scenejo de la Dua Mondmilito en kiu oni luktis en la Pacifiko kaj Sudorienta Azio. Ĝi estis luktata en vasta areo kiu inkludis la Pacifikan Oceanon kaj insulojn, la Sudokcidentan Pacifikon, la Sudorientan Azion, kaj en Ĉinio (inklude en la Sovet–Japana konflikto de 1945).
En la Pacifika Milito la Aliancanoj suferis kontraŭ Japanio, kiu estis dum mallonge helpita de Tajlando kaj je multe malpli etendo fare de la Akso-aliancitoj Germanio kaj Italio. La milito finis per la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki, kaj aliaj grandaj aviadilaj bombatakoj fare de la Aliancanoj, akompanite de la Soveta militdeklaro por kaj milito kaj invado de Manĉurio en 9a de Aŭgusto 1945, rezulte en la Japana anonco de intenco kapitulaci la 15an de Aŭgusto 1945. La formala ceremonio de kapitulaco de Japanio okazis sur la usona batalŝipo Missouri en la Golfo de Tokio en la 2a de Septembro 1945. Post la milito, Japanio perdis ĉiujn rajtojn kaj titolojn pri siaj iamaj posedoj en Azio kaj en Pacifiko, kaj ĝia suvereneco estis limigita al la kvar ĉefaj hejminsuloj. La Japana ŝintoa imperiestro estis devigita lasi multon de sia aŭtoritato kaj sian dian statuson pere de la Ŝintoa Direktivo por prepari la vojon por etendaj kulturaj kaj politikaj reformoj.
↑ River, Charles. The invasion of Manchuria and the rape of Nanjing. ASIN B01IMNDLUC.
↑ "For fifty-three long months, beginning in July 1937, China stood alone, single-handedly fighting an undeclared war against Japan. On 9 December 1941, after Japan's surprise attack on Pearl Harbor, China finally declared war against Japan. What had been for so long a war between two countries now became part of a much wider Pacific conflict." Hsi-sheng Ch'i, en James C. Hsiung kaj Steven I. Levine, China's Bitter Victory: The War with Japan 1937–1945, M.E. Sharpe, 1992, p. 157.
↑ Drea, Edward J. (1998). In the Service of the Emperor: Essays on the Imperial Japanese Army. Nebraska: University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-1708-0., p. 26.
↑ John Costello, The Pacific War: 1941–1945, Harper Perennial, 1982
↑ Japan Economic Foundation, Journal of Japanese Trade & Industry, Volume 16, 1997
↑ Takemae, Eiji (2003). The Allied Occupation of Japan. Continuum Press. ISBN 0-82641-521-0. p. 516.
↑ "MacArthur orders end of Shinto as Japanese state religion". HISTORY.com. Alirita la 3an de Decembro 2018.