Pakistano (urdue پاکِستان, Pākistān ; angle Pakistan, ), oficiale la Islama Respubliko de Pakistano (urdue اِسلامی جُمہُوریۂِ پاکِستان, Islāmī Jumhūriyah-yi Pākistān, angle Islamic Republic of Pakistan), estas suverena ŝtato en Suda Azio. Ĝi estas laŭ areo (796 095 km²) la dua plej granda en Suda Azio, kaj la 36-a en la mondo. Ĝi havas 1 046 kilometrojn da marbordo ĉe la Araba Maro kaj la Golfo de Omano en la sudo, kaj ĝi najbaras Afganion kaj Iranon en la okcidento, Baraton en la oriento kaj Ĉinion en la plej fora nordoriento. Ĝi estas separata el Taĝikio pare de la mallarĝa Vaĥana Koridoro de Afganio en la nordo, kaj sude ankaŭ kunhavas malgradan marlimon kun Omano.
Pakistano kun 180 milionoj da loĝantoj estas la sesa plej dense loĝata lando en la mondo kaj estas la dua plej dense loĝata lando kun Islama plimulto post Indonezio. Ĝia teritorio estis parto de Brita Hindio, kaj sendependiĝis de la nuna Barato en 1947. La teritorio kiu nune konstituas Pakistanon estis iam hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj, kiaj tiuj de Mehrgarh de la Neolitiko, kaj de la Bronzepoko tui nome Induso-civilizacio, kaj estis poate hejmo de regnoj regataj de popoloj de diversajreligioj kaj kulturoj, kiaj hinduoj, hindo-grekoj, islamanoj, turko-mongoloj, afganoj kaj sikoj. La areo estis regata de nombraj imperioj kaj dinastioj, kiaj la hinda Maŭrja imperio, la persa Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda el Makedonio, la araba Umajida Kaliflando, la Mongola Imperio, la Mogola Imperio, la Durana Imperio, la Sika Imperio kaj la Brita Imperio. Kiel rezulto de la Pakistana Movado estrita de Muhammad Ali Jinnah kaj de la lukto de la tuta subkontinento por la sendependeco, Pakistano estis kreita en 1947 kiel sendependa lando por islamanoj el la regionoj orienta kaj okcidenta de la subkontinento kie estas islama majoritato. Dekomence dominio, Pakistano adoptis novan konstitucion en 1956, kaj iĝis islama respubliko. Enlanda milito en 1971 rezultis en la disigo de Orienta Pakistano de la nova lando nome Bangladeŝo.
Pakistano estas federacia parlamenta respubliko konsistanta el kvar provincoj kaj kvar federaciaj teritorioj. Ĝi estas kaj etne kaj lingve ege varia lando, kun simila vario en ĝia geografio kaj faŭno. Regiona kaj meza potenco, Pakistano havas la sepan plej grandajn armitajn fortojn en la mondo kaj ankaŭ estas nuklea potenco same kiel deklarita nuklearmita ŝtato, estante la nura lando en la islama mondo, kaj la dua en Sudazio, kiu havas tiun statuson. Ĝi havas duon-industriigitan ekonomion kun bon-integra agrikultura sektoro, ĝia ekonomio estas la 26-a plej grandan en la mondo laŭ aĉetpovo kaj 45-a plej granda laŭ nominala MEP kaj ankaŭ estas karakterizitaj inter la emerĝantaj kaj kresk-gvidaj ekonomioj de la mondo.
La post-sendependeca historio de Pakistano estis karakterizita de periodoj de militista regado, politika malstabileco kaj konfliktoj kun najbara Barato. La lando daŭre renkontas malfacilajn problemojn, inkluzive de troloĝateco, terorismo, malriĉeco, analfabeteco, kaj korupto. Ĝi vicigis 16-a sur la Indico de Feliĉa Planedo de 2012. Ĝi estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, la Venontaj Dekunu, EKO, la 8 Disvolviĝantaj, de la Grupo Cairns, Protokolo de Kioto, Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, RKD, UNCHR, de la Grupo de Dekunu, Grupo de 24, la Grupo de 20 formiĝantaj landoj, Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj estis fondinta membro de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (nun la Organizo de Islama Kunlaboro), la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro kaj aliancano de la CERN.
Nacia besto | ||
---|---|---|
Nacia birdo | ||
Nacia arbo | ||
Nacia floro | ||
Nacia hereda besto | ||
Nacia hereda birdo | ||
Nacia akva mara mamulo | ||
Nacia reptilio | ||
Nacia amfibio | ||
Nacia frukto | ||
Nacia moskeo | ||
Nacia maŭzoleo | ||
Nacia rivero | ||
Nacia monto |
La nomo Pakistano laŭlitere signifas "Tero de la Pureco" en la urdua kaj la persa. Ĝi estis kreita en 1933 kiel Pakstan fare de Choudhry Rahmat Ali, aktivulo de la Pakistana Movado, kiu publikigis ĝin en sia pamfleto Now or Never (Nune aŭ neniam), utiligante ĝin kiel akronimon ("tridek milionoj da islamaj fratoj kiuj vivas en PAKSTAN") rilatante al la nomoj de la kvin nordaj regionoj de la Brita Raĝo: nome Panĝabo, Nordokcidenta-Lima-Provinco (Afgania provinco), Kaŝmiro, Sindo, kaj Baluĉistan". La litero i estis aldonita por moderigi elparolon kaj formi la lingve ĝustan kaj senchavan nomon.
Pakistano havas longan historion de kolonio kaj civilizacio inkluzivanta la Civilizacio de la Valo de la Induso. La pliparto estis konkerita en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao fare de persoj kaj poste de grekoj. Postaj alvenoj inkluzivas la arabojn, afganojn, turkojn, baluĉojn kaj mongolojn. La teritorio estis enkadrigita en la brita Raj (Brita Hindio) en la 19a jarcento. Ekde sia sendependeco sub estreco de Muhammad Ali Jinnah, la lando spertis periodojn de grava milita kaj ekonomia kreskoj, kaj periodoj de malstabileco, kun la secesio de Orienta Pakistano (nuntempa Bangladeŝo).
Kelkaj el la plej fruaj antikvaj homaj civilizoj en Sudazio originis de areoj ampleksantaj aktualan Pakistanon. La plej fruaj konataj loĝantoj en la regiono estis Soanianoj dum la Malsupra Paleolitiko, de kiu ŝtonaj iloj estis trovitaj en la Soana Valo de Panĝabo. La Indusa regiono, kiu kovras la plej grandan parton de Pakistano, estis la loko de pluraj sinsekvaj antikvaj kulturoj inkluzive de la Neolitika Mehrgarh kaj de la bronzepoka Indus-civilizacio (2800-1800 a.K.) ĉe Harapo kaj Mohenjo-Daro.
La Veda Civilizo (1500-500 a.K.), karakterizita fare de hind-arja kulturo, kondukis al la fundamentoj de hinduismo, kiu establiĝis en la regiono. Multan estis grava hinduisma pilgrima centro. La veda civilizo prosperis en la antikva urbo de Gandhara nome Takṣaśilā, nun Taksila en Panĝabo. Sinsekvaj antikvaj imperioj kaj regnoj regis la regionon: la persa Aĥemenida Imperio proksimume 519 a.K., la imperio de Aleksandro la Granda en 326 a.K. kaj la Maŭrja Imperio fondite fare de Ĉandragupto Maŭrjo kaj etendite fare de Aŝoko ĝis 185 a.K. La Hind-Greka Regno fondita fare de Demetrio de Baktrio (180-165 a.K.) inkludis Gandhara kaj Panĝabon kaj atingis ĝian plej grandan amplekson sub Menandro (165-150 a.K.), prosperante la grek-budhanan kulturon en la regiono. Taxila havis unu el la plej fruaj universitatoj kaj centroj de alteduko en la mondo.
La Mezepoka periodo (642-1219 p.K.) estas difinita per la disvastiĝo de Islamo en la regiono. Dum tiu periodo, sufiaj misiistoj ludis pivotan rolon en konvertado de plimulto de la regiona budhana kaj hindua loĝantaro al Islamo. La Rai Dinastio (489-632 p.K.) de Sindo, ĉe sia zenito, regis tiun regionon kaj la ĉirkaŭajn teritoriojn. La Pala Dinastio estis la lasta budhana imperio kiu sub Dharampala kaj Devapala etendiĝis trans Sudazio de kio nun estas Bangladeŝo tra Norda Hindio ĝis Pakistano kaj poste al la regiono de Kambojoj en Afganio.
La araba generalo Muhammad bin Kasim konkeris Indusan valon el Sindo ĝis Multan en suda Panĝabo en 711 p.K., nome la saman jaron kiam okazis la islama invado al Hispanio en la alia pinto (okcidento) de la islama tiama imperio. La oficiala kronologio de la pakistana registaro identigas tion kiel la punkto kiam la "fondo" de Pakistano estis metita. Tiu konkero metis la scenejon por la regulo de pluraj sinsekvaj islamaj imperioj en la regiono, inkluzive de la Gaznavida Imperio (975-1187 p.K.), la Gurida Regno kaj la Delhia Sultanlando (1206-1526 p.K.). La Lodi-dinastio, la lasta de la Delhia Sultanlando, estis anstataŭigita de la Mogola Imperio (1526-1857 p.K.). La Mogoloj prezentis persan literaturon kaj altan kulturon, establante la radikojn de hind-persa kulturo en la regiono.
La laŭpaŝa malkresko de la Mogola Imperio en la komenco de la 18a jarcento rajtigis sikajn regantojn kontroli grandajn areojn ĝis la Brita Orienthinda Kompanio akiris potencprenon super Sudazio. La Ribelo de Sipajoj de 1857, ankaŭ konata kiel la Sipajo-Ribelo, estis la plej grava armita lukto de la regiono kontraŭ la britoj.. La plejparte neviolenta porsendependeca lukto gvidita fare de la Barata Nacia Kongreso engaĝis milionojn da manifestacianoj en amaskampanjoj de civila malobeo en la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj.
La Tuthindia Islama Ligo pliiĝis al populareco en la fino de la 1930-aj jaroj meze de timoj de sub-reprezentantaro kaj neglekto de islamanoj en politiko de eventuala fina hindia ŝtato. En lia prezidenta deklaro de 29a de decembro 1930, Muhammad Ikbal postulis "la formadon de firmigita Nordokcidenta Hind-islama Ŝtato" konsistanta el Panĝabo, Nordokcidenta Limprovinco, Sindo kaj Baluĉistano. Muhammad Ali Jinnah, la fondinto de Pakistano, apogis la du-landan teorion kaj igis la islaman ligon adopti la Lahore Rezolucion de 1940, populare konata kiel la Pakistana Rezolucio. Komence de 1947, Britio sciigis la decidon fini sian regadon en Hindio. En junio de 1947, la naciismaj gvidantoj de brita Hindio - inkluzive de Jawaharlal Nehru kaj Abul Kalam Azad reprezentanta la Kongreson, Jinnah reprezentantan la islaman ligon, kaj Master Tara Singh reprezentanta la siĥojn - konsentis pri la proponitaj esprimoj de translokigo de potenco kaj sendependeco. Post Jinnah, estis dua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano la bengala Ĥaŭaĝa Nazimuddin.
La moderna stato de Pakistano estis establita la 14an de aŭgusto 1947 (27a de Ramadano 1366 en la Islama kalendaro) en la orientaj kaj nordokcidentaj regionoj de brita Hindio, kie ekzistis islama plimulto. Ĝi konsistis el la provincoj de Baluĉio, Orienta Bengalo, la Nordokcidenta Limprovinco, Okcidenta Panĝabo kaj Sindo. La sekcio de Panĝabo kaj de la bengalaj provincoj kaŭzis komunumajn tumultojn en tuta Barato kaj Pakistano; milionoj da islamanoj translokiĝis al Pakistano kaj milionoj da hinduoj kaj sikhoj translokiĝis al Barato. Disputo pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro kondukis al la Unua Kaŝmira Milito.
En la lastaj jardekoj Pakistano suferis gravajn problemojn:
La Administraj unuoj de Pakistano konsistas el kvar provincoj, unu federacia ĉefurba teritorio, du aŭtonomaj kaj disputataj teritorioj kaj grupo de federacie administrataj tribaj areoj. Sub tiu supra nivelo, estas tri pliaj niveloj de regado, nome 149 distriktoj (zillahoj), 588 sub-distriktoj (tehsiloj), kaj kelkaj miloj de municipoj. La kvar provincoj estas la jenaj:
Teritorioj estas la jenaj:
alfabeta: 37,8% (50% viroj, 24,4% virinoj) (1995, takso)
La oficiala ĉefurbo estas Islamabado
La plej grandaj urboj (loĝantaro en milionoj en 2000):
12,10 | Karaĉio (18-a plej loĝata tutmonde) |
6,35 | Lahoro |
2,60 | Ravalpindio |
2,25 | Fajsalabad |
97 % islamo (77 % sunaismo, 20 % ŝijaismo), 3 % kristanismo, hinduismo kaj aliaj
La oficialaj lingvoj estas la urdua (simila al la Hinda lingvo, sed literumita per la araba alfabeto) kun 11 milionoj da parolantoj kaj la angla – malnova lingvo de la Brita imperio kaj nuna lingvo de la riĉularo kaj registaro – kun tri milionoj da parolantoj.
Popole:
58 % | panĝaba |
9,8 % | sirajki (tiu lingvo parolata en la regiono de Multano estas laŭ kelkaj dialekto de la panĝaba, laŭ aliaj aparta lingvo) |
12 % | sinda |
8 % | paŝtua |
8 % | urduo |
3 % | beluĉa |
La panĝaba, kiun parolas ne malpli ol 40% de la loĝantaro, ne havas oficialan statuson kaj nek estas instruata eĉ en lernejoj.
58 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,1% (1999, takso)
inflacio: 6% (1999, takso)
senokupa: 7% (1998 kaj 1999)
La Ĉefministro de Pakistano (urdue وَزِیرِ اَعظَم, Wazīr-ē Aʿẓam ; laŭvorte "Granda Veziro"), estas la estro de la registaro de la Islama Respubliko Pakistano kiu estas nomumita por plenumi la postenon de estro de la ekzekuta povo. Laŭ la Konstitucio de Pakistano, Pakistano havas parlament-demokratian sistemon de regado (registaro), kie la Ĉefministro estas la plenuma aŭtoritato kaj politika estro de la lando kaj prezidas la registaron. Ŝahbaz Ŝarif estas la nuna Ĉefministro de Pakistano.
La Nacia Asembleo de Pakistano (urdue قومی اسمبلئ پاکستان, Qaumī Asimbli'e Pākistān estas la malalta ĉambro de la duĉambra parlamento de Pakistano nome Majlis-e-Ŝura, kiu enhavas ankaŭ la Prezidentecon kaj la Senaton (alta ĉambro). Kaj la Nacia Asembleo kaj la Senato kunsidas en la Parlamentejo en Islamabado.
Registaro: de generaloj.
Prezidento: Mamnoon Hussain
sendependeco: la 14-an de aŭgusto 1947 de Britio
organizoj: UNO (1947)
konstitucio: la 10-an de aprilo 1973, nula dum 1977-85 kaj
1999-nun (2002).
La Pakistana Armeo (urdue پاک فوج, Pak Fauj ); laŭ NATO raportnomo: PA) estas la terbaza armeo de la Pakistanaj Armitaj Fortoj. Laŭ la International Institute for Strategic Studies (IISS), ĝi havis proksimume 620,000 aktivan personaron en 2015.
En la ekstera politiko Pakistano tenas proksimajn rilatojn kun Usono, servante kiel bazo por ties influo en Afganio. Samtempe ĝi proksimas al Ĉinio, kiu uzas ĝin por ricevi aliron al havenoj de la Hinda oceano, regata de Barato, kaj kontraŭstari Baraton, sian ĉefan rivalon en Azio. Ĉinio reciprokas ĝin per abunda investado je kreado kaj modernigado de infrastrukturo. Pakistano havas grandajn teritoriajn pretendojn al Barato, speciale en la sunaisma Kaŝmiro, kie dum jardekoj daŭras sepraisma movado, celanta sendependiĝon aŭ aliĝon al Pakistano. En 2020 estis prezentita nova oficiala mapo de Pakistano, kiu montris la disputatajn teritoriojn kiel ĝian parton, kio ekstreme indignigis Baraton.
Pakistano fondiĝis en 1947 por doni hejmlandon al ĉiuj islamanoj de la hinda subkontinento. Fakte estiĝis per la sendependeco de pakistana ŝtato el du partoj kun multaj diversaj etnoj. Pro la forfalo de orienta Pakistano en 1971, kiu iĝis Bangladeŝo la principo de hejmŝtato por islamanoj tute ne plu validas, ĉar nuntempe Pakistano estas la hejmo al nur malpli ol triono de la 400 milionoj da hindaj islamanoj. La trovo de identeco estas pro tio malfacila daŭre evoluanta procedo en Pakistano.
Same malfacile estas do ankaŭ la difino de "pakistana kulturo". Tiu entenas aŭ ĉiujn kulturajn evoluojn de la ŝtato Pakistano ekde ties estiĝo aŭ la tuton de la diversaj kulturoj, kiuj troveblas en la nuntempaj limoj de Pakistano. En la unua kazo la pakistana kulturo rilatas al nur mallonga historia periodo de 60 jaroj. Tia difino, tamen ne ĝusta rilate al la jarmile maljuna kulturlando, kio fakte estas grandaj partoj de Pakistano. Tial oni prefere uzu la duan difinon, kvankam ĝi rilatas al geografia areo, kiu neniam reprezentis kulturan aŭ politikan unuon aŭ eĉ ankaŭ ne centron de ĝi.
Ankaŭ rimarkindas, ke la nuntempaj ŝtatlimoj disigas plurajn regionajn kulturregionojn kaj identecojn. Tiel kvar el la kvin pli gravaj popoloj – punĝaboj, paŝtunoj, beluĉoj kaj la urdlingva popolo troveblas grandnombre en almenaŭ unu el la najbaraj landoj: punĝaboj kaj urdulingvanoj en Barato, paŝtunoj kaj beluĉoj en Afganujo kaj beluĉoj en Irano.
Laŭ sia situo rande de la hinda subkontinento Pakistano montras fortan rilaton al la hinda kulturo, kiu tamen superis la persa-araban. Tiel ekde la 8-a jarcento islamo multe influis kaj troveblas ĉie en la socio nuntempe. Pro la plej juna historio de la ŝtato Pakistano, ĝia islama kulturo devas ĉiam esti rigardata rilate al la tradicio de islamo en la tuta subkontinento.
Unua urba altkulturo kun grandaj konstruaĵaroj sur la nuntempa areo de Pakistano estis la indusa civilizo meze de la 3-a jarmilo a.K.. Konserviĝis kelkaj konstruaĵoj kiel ruinoj ĝis nun. Arkeologoj elfosis multajn malnovajn urbojn, inter kiuj estis Mohenĝo-Daro, Harapo kaj Kot Diji, kiuj distingiĝis per unuforma, celstreba plano kun larĝaj stratoj kaj tre evoluitaj instalaĵoj por al- kaj for-konduko de akvo kaj necesejoj. La plej multaj de la konservitaj argilbrikaj konstruaĵoj estas loĝejoj aŭ publikaj konstruaĵoj kiel banejoj kaj metiejoj. Monumentaj reprezentoj aŭ templaj konstruaĵoj kiel konataj el antikva Egiptujo kaj la fruaj civilizoj de Mezopotamio, tute mankas. La arkitekturo de la indusaj urboj spegulas do la "burĝan" econ de la indusa kulturo kun sufiĉe similaj sociaj tavoloj.
Post neniigo de la indusa civilizo ankaŭ arkitekturo preskaŭ neniiĝis. La veda epoko postlasis neniujn arkitektajn atestojn. Verŝajne oni uzis materialojn kiel ligno kaj argilo por konstruado. Nur kun la estiĝo de budhismo estiĝis elstaraj monumentoj, ĉefe religiaj, kiuj postrestis ĝis nun. Aldoniĝis persa kaj greka influoj kaj tiel estiĝis la grekobudhisma stilo, kiu klimaksis ekde la 1-a jarcento p.K. per la stilo Gandhara. En la ĉefurbo de Gandhara, nome Taksila, en la nordo de Punĝabo troviĝas gravaj restaĵoj de budhismaj stupaoj kaj aliaj konstruaĵoj kun aparte rekoneblaj grekaj-baktraj stileroj, kiel ionikaj pileroj apud ruinoj el aliaj epokoj. Ĉefe bela ekzemplo estas la ruinoj de la budhisma monaĥejo Takht-i-Bahi (ĉirkaŭ 1-a ĝis 7-a jarcento p.K.) en la nordokcidenta limprovinco.
La alveno de islamo en la regiono de la nuna Pakistano en la 8-a jarcento subite haltigis la budhisman arkitekturon kaj preparis la vojon al ĉefe senbilda se temas pri homoj, nur per ornamaĵoj esprimiĝanta islama konstruarto. Fruaj moskeoj montras ankoraŭ la araban stilon, kiel la ruino de la moskeo de Banbhore el la jaro 727, la unua islama diejo sur la hinda subkontinento.
Pakistano havas literaturon en la urdua, sinda, panĝaba, puŝta, baluka, persa, angla kaj multaj aliaj lingvoj. Antaŭ la 19-a jarcento ĝi konsistis plejparte el lirika kaj religia poezio, misteraj kaj folkloraj verkoj. Dum la kolonia epoko, indiĝenaj literaturaj figuroj influitaj per okcidenta literatura realismo prenis supren ĉiam pli multfacetajn temojn kaj rakontajn formojn. Prozfikcio nun estas tre populara.
La nacia poeto de Pakistano, nome Muhammad Ikbal, verkis poezion en la urdua kaj la persa. Li estis forta propagandanto de la politika kaj spirita reanimado de islama civilizo kaj instigis islamanojn ligiĝi ĉie en la mondo por kaŭzi sukcesan revolucion.
Bonkonata reprezentanto de nuntempa pakistana urdua-literaturo estas Faiz Ahmed Faiz. Sadequain estas konata pro sia kaligrafio kaj pentraĵoj. Sufi-poetoj Ŝaho Abdul Latif, Bulleh Ŝaho, Mian Muhammad Baĥŝ kaj Ĥavaja Farid estas tre popularaj en Pakistano.. Mirza Kaliĉ Beg estis nomita la patro de moderna sinda prozo.
Pakistan International Airlines (urdue پاکستان انٹرنیشنل ایئر لائنز) ofte mallongigita kiel PIA (urdue پیآئیاے) estas nacia flugkompanio de Pakistano. Ties ĉefa sidejo estas la Internacia Flughaveno Ĝinah de Karaĉio dum ankaŭ la Internacia Flughaveno Alama-Ikbal de Lahoro kaj la Internacia Flughaveno Nova-Islamabado de Islamabado servas kiel duarangaj kernoj.
|
|