Piri Reis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | احمد مُحییالدین پیری |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1470 en Karaman |
Morto | 1-an de januaro 1554 (84-jaraĝa) en Kairo |
Mortokialo | senkapigo |
Lingvoj | Osmanida turka • araba |
Ŝtataneco | Otomana Imperio |
Okupo | |
Okupo | geografo • kartografo • oficiro • admiralo |
Verkoj | Mapo de Piri Reis Kitab-ı Bahriye |
Ahmed Muhiddin Piri (1465/70–1553), pli bone konata kiel Piri Reis (turke Pîrî Reis aŭ Hacı Ahmed Muhiddin Pîrî Bej), estis otomana admiralo, geografo, kaj kartografo.
Li estas konata nuntempe pro siaj mapoj kolektitaj en sia Kitab-ı Bahriye (Libro de Navigado), nome libro kiu enhavas detalan informaron pri navigado, same kiel tre akuratajn mapojn (por tiu tempo) kiuj priskribas la gravajn havenojn kaj urbojn de la Mediteranea Maro. Li akiris famon kiel kartografo kiam malgranda parto de la lia unua mondomapo (preparita en 1513) estis malkovrita en 1929 ĉe la Palaco de Topkapi en Istanbulo. Lia mondomapo estas la plej antikva konata Turkia atlaso kiu montras la Novan Mondon, kaj unu el la plej antikvaj mapoj de Ameriko ankoraŭ ekzistantaj ie ajn (la plej antikva konata mapo de Ameriko ankoraŭ ekzistanta estas la mapo desegnita de Juan de la Cosa en 1500). La mapo de Piri Reis centriĝas en Saharo ĉe latitudo de Tropiko de Kankro.
En 1528, Piri Reis desegnis duan mondomapon, el kiu malgranda fragmento (montranta Gronlandon kaj Nordamerikon el Labradoro kaj Novlando norde al Florido, Kubo, Hispaniolo, Jamajko kaj partoj de Centrameriko sude) ankoraŭ survivas. Laŭ sia presita teksto, li estis desegnanta siajn mapojn uzante ĉirkaŭ 20 fremdajn mapojn kaj mondan mapon (arabaj, hispanaj, portugalaj, ĉinaj, hindiaj kaj grekaj) inklude unu el Kristoforo Kolumbo. Li estis ekzekutita en 1553.
Eldonoj de Kitab-ı Bahriye
Mapo de 1513: