Politiko de Kebekio

La politika situacio de Kebekio estas tre partikulara en Kanado.

Ĝenerala situacio

Nova ludanto eniras la politikan klason: la Demokrat-aga Partio. Ekde antaŭ du balotoj, ĝi nur havis unu deputiton, ĝia ĉefo Mario Dumont. Sed ekde la tremo de la du lastaj partaj balotoj, kvar aliaj deputiĝis. La Kebekia Partio baldaŭ finos sian kvinjaran regadon, kaj planas fari baloton en junio 2003. Do, la tri partioj batalas unu la alian, kaj ŝajne neniu povas predikti kiu venkos.

Liberala Partio: centrula, federalisma

Ĝi volas reelpensi Kebekion. Ĝia voĉdonaro estas koncentrita en Montrealo kaj apud la limoj de Kebekio.

Kebekia Partio: centra-maldekstrula, sendependiĝema

Ĝi volas venkantan referendumon en 2005 antaŭ la Amerika renkontiĝo en Argentino. Ĝi regas la franclingvan voĉdonaron ĝis nun. Kebekia suverenismo estas la centra ideologia celo.

Demokrat-aga Partio: dekstrula, regionalisma

Ĝi volas redukti la lokon de la registaro. Ĝis nun atingis kamparajn distriktojn, sed malfacilis atingi grandajn urbojn.

2003/02/15

Nova popolsondado de CROP, afirmas ke la Kebekia Partio supreniras la voĉdonaron. Ĝi nun atingas 34%, kiel Demokrat-aga Partio, kaj la Liberala Partio restas al 31%.

2002/08/24

Popolsondado de SOM, jesas ke Demokrat-aga Partio restas populara kun 37%. Liberala Partio havas nun 31%, kaj Kebekia Partio kontinuas sian falon ĝis 18%.

2002/06/18

Duan tertremon estiĝis. El la kvar partaj balotoj, tri venkis Demokrat-aga Partio: Vimont (Lavalo), Joliette kaj Berthier (Lanodierio). Tiuj distriktoj estis fortikaĵoj de la Kebekia Partio. Do, Demokrat-aga Partio ŝajne ne nur estas pajla fajro.

2002/04/16

La Demokrat-aga Partio sukcesis deputiĝi duan deputiton, François Corriveau en Nord-Bordio. Tio ŝokis la Kebekian Partion, kiu pensis preni Saguenay-distrikton, la plej sendependiĝema dum la referendumo de 1995.

Noto: Ĉio kio estas opinio ne estis volita kaj estas forpreninda.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.