Quesada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23480 | ||
En TTT | Oficiala retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 015 (2023) | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 51′ N, 3° 4′ U (mapo)37.8429817-3.0669209Koordinatoj: 37° 51′ N, 3° 4′ U (mapo) | ||
Alto | 676 m | ||
Areo | 328,7 km² (32 870 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quesada (Jaén) | |||
Quesada estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 328,7 km2 kie loĝas 5 209 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 16,43 loĝ./km2.
En la urbo estas la Muzeo Zabaleta pri fama pentristo.
Quesada situas sur la sudokcidento de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Hinojares, Pozo Alcón, Peal de Becerro, Cazorla kaj Huesa en la komarko, kaj Larva, Cabra del Santo Cristo kaj Úbeda. Estas sur 676 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.
La oriento kaj sudo de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.
La municipo konsistas el Quesada mem (ĉefurbo) kaj el domaroj Belerda, Don Pedro, Collejares, Los Rosales kaj Tíscar, krom kampardomoj de El Cortijuelo.
Estas pruvaro de frua okupo de la zono (rokpentraĵoj kaj ceramiko). Estis romiaj ŝoseo kaj vilaoj (Bruñel). El la 4a jarcento estas restoj de prakristana baziliko. La aktuala setlejo estas atribuata al visigotoj. En la epoko de araboj Kesado atingis plej grandon kaj estis konata pro sia industrio de teleroj kaj glasoj el ligno.
La unua konkero fare de kristanoj okazis en 1157, kun Alfonso la 7-a, kaj pasis poste kelkajn fojojn de unu flanko al la alia. En 1310 estis rekuperita, definitive, fare de Fernando la 4-a kaj, en 1331, ekformis parton de la senjorlando "Adelantamiento de Cazorla", pasis al Úbeda, donita de Alfonso la 11-a.
En 1750, estis 800 lokanoj, dediĉitaj ĉefe al agrikulturo kaj brutobredado. En 1857, Quesada havis 5473 loĝantojn. Larva sendependiĝis de Quesada en 1812 kaj unuiĝis al Cabra de Santo Cristo. Huesa, Arroyomolinos, Ceal kaj Tarahal separariĝis de Quesada en 1847 kaj konstituis novan municipon kies ĉefurbo estis Huesa (Poyatos). En la 19a jarcento, Isabel la 2-a donis la titolon de urbo.
La 5an de julio 2015, ekis arbara incendio en la municipa teritorio de Quesada, kaj etendis al limaj municipoj. Ĝi finis la 29an de julio post 25 tagoj. Ĝi estis unu de la arbaraj incendioj incendios forestales con mayor superficie quemada de España.
|