Ramiro Pinilla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ramiro Pinilla García |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1923 en Bilbao |
Morto | 23-an de oktobro 2014 (91-jaraĝa) en Geĉo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Ramiro PINILLA García (Bilbao, 13a de septembro 1923 - Barakaldo, 23a de oktobro 2014) estis hispana verkisto. Li formis parton de la plinoviga tendenco de la hispana rakontaro starte en la 1960-aj jaroj. Ripetita temaro en liaj romanoj estas la situacio de la laboristoj enmigrintaj en Eŭskion kaj ties sociaj efektoj.
Li eklaboris kiel ŝipmakinisto kaj laboristo en gasfabriko. Dume li ekverkis rakontetojn por dorsoj de komerckartoj. En 1960, li ricevis la premion Nadal per Las ciegas hormigas, kaj li estis maldungita de la redakcio de la komerckartoj kun la ekskuzo celi al ekskluziveco. Li translokiĝis al Geĉo, kamparen, cele al izolado kaj verkado for de la ĉeftendencaj komercadoj pere de la memeldonado, tra Libropueblo (popollibro), eldonejeto fondita de li mem, sed kio lasis lin ekster la kulturaj kaj komercaj etosoj.
Ekde kiam li iĝis finalisto de la premio Planeta en 1971 per sia romano Seno, Pinillas publikigis Recuerda, oh recuerda (1974), Primeras historias de la guerra interminable (1977), La gran guerra de Doña Toda (1978), Andanzas de Txiki Baskardo (1980), unuan volumin de Verdes valles, colinas rojas (1986), Quince años (1990) kaj Huesos (1997).
Poste li publikigis jam per elstara eldonejo, Tusquets, sian premiitan trilogion Verdes valles, colinas rojas, kiu temas pri la ĵusa historio de Eŭskio kaj precize de Geĉo, konsiderata ofte lia majstroverko. Li verkis ĝin dum 20 jaroj kaj en ĝi li aperigas kaj rolulojn kaj faktojn jam aperintajn en Andanzas de Txiki Baskardo.