Revolucio de digno

Manifestacianoj batalantaj kontraŭ registaraj trupoj sur la Sendependeca placo en Kievo la 18-an de februaro 2014

La Revolucio de Digno (ukraine Революція гідності, latiliterigite Revoliucija hidnosti), ankaŭ konata kiel la Majdana Revolucio, okazis en Ukrainio en februaro 2014 ĉe la fino de la Eŭromajdano-protestoj, kiam mortigaj kolizioj inter manifestacianoj kaj la sekurecaj taĉmentoj en la ukraina ĉefurbo Kievo kulminis per la elpelo de elektita ukrainia prezidanto Viktor Janukoviĉ kaj la demisiigo de la ukraina registaro de ĉefministro Mikola Azarov.

En novembro 2013, ondo de grandskalaj protestoj (konataj kiel Eŭromajdano) erupciis en respondo al la subita decido de prezidanto Janukoviĉ ne subskribi asociigan kaj liberkomercan interkonsenton kun la Eŭropa Unio (EU), anstataŭe elektante pli proksimajn ligojn al Rusio kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio. La ukraina parlamento Verĥovna Rada kun grandega plimulto aprobis fini la interkonsenton kun EU. La registaro de Rusio faris premon sur Ukrainion por malakcepti ĝin. Tiuj protestoj daŭris dum monatoj kaj ilia amplekso larĝiĝis, kun alvokoj por la eksiĝo de Janukoviĉ kaj la tiutempa ukraina registaro de ĉefministro Mikola Azarov. Manifestacianoj kontraŭbatalis tion, kion ili vidis kiel ĝeneraligita registara korupto kaj povomisuzo, la influon de ukrainaj komercaj oligarkoj, polica brutaleco kaj malobservo de homaj rajtoj en Ukrainio. Lontraŭprotestaj leĝoj nutris plian koleron. Granda, barikadita protesta tendaro okupis la Sendependecan placon (Majdan Nezaleĵnosti) en centra Kievo.

En januaro kaj februaro 2014, kolizioj en Kievo inter manifestacianoj kaj la speciala polica unuo Berkut rezultigis la mortojn de 108 manifestacianoj kaj 13 policistoj, kaj la vundiĝon de multaj aliaj. La unuaj manifestacianoj estis mortigitaj en furiozaj kolizioj kun la polico la 19-an ĝis 22-an de januaro. Sekve de tio, manifestacianoj okupis registarajn konstruaĵojn ĉie en la lando. La plej mortigaj kolizioj okazis la 18–an ĝis 20-an de februaro, kiuj rezultigis la plej severan perforton en Ukrainio de kiam ĝi reakiris sendependecon.

Referencoj