Rhopalocera | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Ropaloceroj (science Rhopalocera) estis subordo de plenkreske flugantaj insektoj el la ordo lepidopteroj (Lepidoptera). Ĝi ne estas natura klado.
Komunlingve tiuj papilioj (lepidopteroj) estas nomataj tagopapilioj pro sia vivmaniero.
En Brazila folkloro la papilio rilatas al kvara nombra grupo, t. e. ĉiuj nombroj finitaj per 13-14-15-16. La papilio ankaŭ rilatas al infanoj, ĉefe al knabinoj. Ankaŭ en Brazilo papilio estas unu el simbolo de kristnasko.
La esprimo "havi papiliojn en la stomako" laŭ ekvivalento ekzemple en la germana lingvo signifas esti ege ekscitita, emociita, aŭ esti enamiĝinta en iu. Per la esprimo papilia amo de L. L. Zamenhof por aparte neserioza kaj nekonstanta amo tiu ideo iom nuancite ankaŭ respeguliĝas en la klasika literaturo de Esperanto.
Zigeno, Apolono-papilio, admiral-papilio