Rinoceredoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Eoceno - ĉi-epoke | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Arealo de vivantaj rinoceroj en Sud-Afriko, Centra Afriko, kaj Azio, nuntempa kaj historia; prahistorie rinoceroj estis disvastiĝintaj tra Eŭrazio, Afriko, kaj Norda Ameriko
| ||||||||||
Ceratotherium | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Rinoceredoj, ofte nomataj rinoceroj, estas familio de grandaj, dikhaŭtaj, sovaĝaj mamuloj el subordo de neparhufuloj, kun tri fingroj sur la kruroj kaj unu aŭ du longaj kornoj sur la nazo. La vorto rinocero ankaŭ estas uzata por nomi specife la genron Rhinoceros. La familio vivas en Afriko, Barato, Indonezio. Ĝiaj membroj estas preskaŭ senharaj kaj herbovorantaj.
Rinoceroj estas mamuloj grandaj aŭ tre grandaj. La nun vivantaj individuoj havas longon de kapo al pugo de 2,5 ĝis 3,8 m (plus vosto 40 ĝis 60 cm longa) kaj pezon inter 500 kaj 3.600 kg. Ili posedas grandajn korpojn kaj kapojn kaj mallongajn, fortajn krurojn. Ĉiu nun vivanta rinocero havas unu aŭ du kornojn, kiuj konsistas el kompaktiĝintaj dermodevenaj haroj, kaj ne entenas oston. Ili baziĝas sur la nazalo. La okcipitalo de la kranio estas tre forta, kaj al ĝi adheras la grandaj, fortaj kolaj muskoloj. La incizivoj kaj kaninoj povas manki. Ĉiu piedo havas tri fingrojn, ĉiu el kiuj finiĝas per larĝa hufo. La haŭto estas dika kaj griza aŭ bruna. Ĉiuj vivantaj rinoceroj krom la Sumatra rinocero estas senharaj, escepte de la pintoj de la oreloj kaj la vosto (nur en la glaciepoko vivis lana rinocero kun ruĝetaj haroj).
Rinoceroj nun loĝas en Afriko sude de Saharo kaj en Suda kaj Sudorienta Azio. Ilia habitato inkludas kaj savanejojn kaj tropikajn pluvarbarojn en altaj kaj malaltaj terenoj. Tamen la prahistoria arealo estis rimarkinde pli vasta. La plej malnovaj specioj malkovritaj vivis en la Meza Eoceno antaŭ proksimume 50 milionoj da jaroj en Eŭrazio kaj Norda Ameriko. Rinoceroj atingis Afrikon la unuan fojon pro la fermo de la Tetisa Oceano kaj la kreiĝo de terponto en la frua Mioceno, antaŭ eble 20 milionoj da jaroj. Dum la fino de la Mioceno kaj la transiro al la Plioceno antaŭ 4 milionoj da jaroj, rinoceroj formortis en Norda Ameriko kaŭze de klimataj ŝanĝoj.
Rinoceroj kutime vivas unuope, sed en savanoj ankaŭ povas troviĝi en malgrandaj, matriarke organizitaj gregoj. Virrinoceroj plej ofte estas unuopuloj kaj posedas zorge difinitajn teritoriojn, kiujn ili markas per urino kaj koto, same kiel la ofte iratajn vojojn. Dum la tago rinoceroj dormas aŭ restas en ruliĝejoj, kaj aktive manĝas en la vespero aŭ nokto. Ili estas timidaj bestoj, kiuj evitas proksimecon de homoj. Atakoj, kiam ili okazas, ne estas akurate celitaj, sed povas rezultigi mortigajn vundojn per la kornoj, la antaŭaj dentoj, aŭ la nura forto kaj pezo de la besto. Krome, rinocero kuras kun rapido ĝis 45 km/h, apenaŭ superante la plej rapidajn homajn atletojn. Dumkure, rinoceroj kapablas ĝiri subite.
Ĉiuj rinoceroj manĝas senescepte plantojn kaj estas taŭgigitaj por tio de siaj larĝaj molaroj. La specioj tamen specialiĝis por manĝado de malsamaj plantospecoj.
La familio havas 5 vivantajn speciojn en 4 genroj:
Kelkaj specioj formortintaj en Plejstoceno aŭ poste estas:
Specio | Nombro 2007 | Nombro 2012 | Nombro 2020 |
---|---|---|---|
Larĝbuŝa rinocero | 14.500 | 20.400 | 17.212–18.915 |
Kurtbuŝa rinocero | 3.725 | 5.050 | 5.366–5.627 |
Hindia rinocero | 2.619 | 3.300 | >3.600 |
Sumatra rinocero | 275 | <100 | <80 |
Java rinocero | 55 | 35–44 | 70–74 |
En Azio ekzistas granda postulado de rinoceraj kornoj. Tiuj estas uzataj tradicie en Okcidenta Azio, pleje en norda Jemeno, por la teniloj de ĝambijoj, ponardoj, kiuj funkcias kiel statusaĵoj. En Orienta Azio, kontraste, ili uziĝas por metiartaj ĉizaĵoj kaj tradicia ĉina medicino. Tie la kornoj aperas pleje en polvigita formo kiel kuracilo kontrau febro kaj doloro. Precipe pro tiu merkato kaj la kunligita ŝtelĉasado, rinoceroj estas minacataj per formorto. Granda parto de la rinocera loĝantaro vivas en Sud-Afriko, plej ordinare en ĉirkaŭbaritaj kaj gardataj protektejoj.