Ĉina Ortodoksa Eklezio • Latva Ortodoksa Eklezio • Moldava Ortodoksa Eklezio • Rusa Ortodoksa Eklezio ekster Rusio • Ukrainia Ortodoksa Eklezio (sub Moskva Patriarko) • Orienta Ortodoksa Eklezio de la Patriarkio de Moskvo • Japana Ortodoksa Eklezio • Diocese of Berlin and Germany (Russian Orthodox Church) • Hungarian Orthodox Diocese • Vienna and Austrian diocese • Eparchy of Argentina and South America of the Russian Orthodox Church • Belorusia Ortodoksa Eklezio • Patriarchal Exarchate in Western Europe • Patriarchal Exarchate in South-East Asia • Q4208126 • Metropolitan District of Central Asia • Eparĥio de Moskvo • Patriarchal Exarchate of Africa • Ĉefdiocezo de Rusaj Ortodoksaj Eklezioj en Okcidenta Eŭropo vd
La Rusa Ortodoksa Eklezio aŭ la Ortodoksa Eklezio de Rusio estas aŭtocefala eklezio, kies estro portas la titolon Patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio kaj loĝas en Moskvo. La nuna patriarko estas Cirilo la 1-a (ekde 2008).
La Patriarkeco de Moskvo inkluzivas entute 164 lokajn areojn nomitajn ekzarkejoj en la Rusia Federacio. Laŭ sia propra kompreno, la kompleta aga teritorio de la eklezio inkluzivas la teritorion de la antaŭa Sovetunio (escepte de Kartvelio kaj Armenio, do ankaŭ la baltajn ŝtatojn kiuj dumlonge estas integra parto de la Eŭropa Unio), same kiel Ĉinio, Japanio kaj Mongolio, kun la ekleziaj partoj en multaj sendependaj ŝtatoj havante aŭtonomian statuson. La Rusa Ortodoksa Eklezio ankaŭ rilatas al ekzarkejoj de la diasporo (aŭtonoma Rusa Ortodoksa Eklezio eksterlande) kaj, en la plej larĝa signifo, ankaŭ komprenas sin respondeca por kelkaj disigitaj eklezioj, aparte la Malnovritanoj. Laŭ la Nicea-Konstantinopola Granda Kredokonfeso, la Ortodoksaj Eklezioj de la Patriarkeco de Moskvo, kune kun la aliaj Ortodoksaj Eklezioj, formas tion kion la kredokonfeso nomas la unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio. La plej granda rusa ortodoksa preĝejo estas la katedralo de Kristo Savinto en Moskvo.