Ryan Gosling

Ryan Gosling
Gosling en 2018
Gosling en 2018
Persona informo
Ryan Thomas Gosling
Naskiĝo 12-an de novembro 1980 (1980-11-12) (43-jaraĝa)
en Usono Ontario, Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los Feliz vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Lester B. Pearson High School vd
Familio
Amkunulo Eva MendesRachel McAdamsSandra Bullock vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • restoraciestro • filmproduktorofilmreĝisoroscenaristokantistokomponisto vd
Aktiva dum 1993 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ryan Thomas Gosling naskiĝis la  12-an de novembro 1980(nun 1980-11-12) en Ontario, Kanado. Li estas kanada aktoro kaj muzikisto. Li komencis sian karieron kiel infanstelulo en The Mickey Mouse Club de la Disney Kanalo (1993-95) kaj daŭriĝis por aperi en aliaj familiaj distraj programoj inkluzive de Are You Afraid of the Dark? (1995) kaj Goosebumps (1996). Lia unua ĉefrolo en filmo estis kiel juda novnaziisto en The Believer (2001), kaj poste daŭre ĉefrolis en pluraj sendependaj filmoj kiel Murder by Numbers (2002), The Slaughter Rule (2002) kaj The United States of Leland (2003).
Gosling ricevis la atenton de la spektantaro en 2004 pro ĉefrolo en la komerce sukcesa romantika dramo The Notebook. Lia efikeco kiel drogulinstruisto en Half Nelson (2006) estis nomumita por Akademia Premio kaj lia efikeco kiam socie netaŭga solemulo en Lars and the Real Girl (2007) estis nomumita por Premio Ora Globo. Poste Gosling ĉefrolis en la edzeca dramo Blue Valentine (2010), per kiu li gajnis du nomumojn al la premio Ora Palmo. Gosling kunaktoris en tri ĉefaj filmoj en 2011, nome la romantika komedia dramo Crazy, Stupid, Love, la politika dramo The Ides of March kaj la suspenso Drive kaj ricevis du pliajn nomumojn al la Ora Palmo. Pli bonaj sukcesoj venis al Gosling kiam li ĉefrolis en du kritike laŭditaj filmoj The Big Short (2015) kaj la muzikalon La La Land (2016). Por ĉi-lasta, li gajnis Premion Ora Globo kaj ricevis duan nomumon al Oskar-premio.

La muzikgrupo de Gosling Dead Man's Bones publikigis sian mem-titolitan debutan albumon kaj turneis Nordamerikon en 2009. Li estas kunposedanto de Tagine, maroka restoracio en Beverly Hills. Li estas subtenanto de PETA (People for the Ethical Treatment of Animals), Invisible Children kaj la Enough Project. Li vojaĝis al Ĉadio, Ugando kaj orienta Kongo por levi konscion koncerne al konfliktoj en la regionoj.

Filmaro

Jaro Titolo Rolo
1997 Frankenstein and Me Kenny
2000 Remember the Titans Alan Bosley
2001 The Believer Danny Balint
2002 Murder by Numbers Richard Haywood
2002 The Slaughter Rule Roy Chutney
2003 The United States of Leland Leland P. Fitzgerald
2004 The Notebook Noah Calhoun
2005 Stay Henry Letham
2006 Half Nelson Dan Dunne
2007 Fracture Willy Beachum
2007 Lars and the Real Girl Lars Lindstrom
2010 Blue Valentine Dean Pereira
2010 All Good Things David Marks
2010 Regeneration Parolisto
2011 Crazy, Stupid, Love Jacob Palmer
2011 Drive The Driver
2011 The Ides of March Stephen Meyers
2012 The Place Beyond the Pines Luke Glanton
2013 Gangster Squad Sgt. Jerry Wooters
2013 Only God Forgives Julian
2013 White Shadow
2014 Lost River
2015 The Big Short Jared Vennett
2016 The Nice Guys P.I. Holland March
2016 La La Land Sebastian Wilder
2017 Song to Song BV
2017 Blade Runner 2049 Officer K
2018 First Man Neil Armstrong

Televido

Jaro Titolo Rolo
1993–1995 The Mickey Mouse Club Sin mem
1995 Are You Afraid of the Dark? Jamie Leary
1996 PSI Factor: Chronicles of the Paranormal Adam
1996 Kung Fu: The Legend Continues Kevin
1996 Road to Avonlea Bret McNulty
1996 Goosebumps Greg Banks
1996 The Adventures of Shirley Holmes Sean
1996 Flash Forward Scott Stuckey
1996 Ready or Not Matt Kalinsky
1997–1998 Breaker High Sean Hanlon
1998 Nothing Too Good for a Cowboy Tommy
1998–1999 Young Hercules Hercules
1998 Hercules: The Legendary Journeys Zylus
1999 The Unbelievables Josh
2005 I'm Still Here: Real Diaries of Young People Who Lived During the Holocaust Ilya Gerber
2015–2017 Saturday Night Live Sin mem (invitito)

Referencoj

  1. Biografio de Ryan Gosling (angle). Alirita 2014-07-09.
  2. Lanĉo de la albumo (angle). Alirita 2011-09-27.

Eksteraj ligiloj