Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salvador. |
San-Salvadoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • ĉefurbo • municipo de Salvadoro | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Departemento | San-Salvadoro | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Mario Edgardo Durán Gavidia (ekde 2021) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 534 409 | ||||
- Aglomeracio | 2 600 000 | ||||
Loĝdenso | 4 375 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 41′ N, 89° 11′ U (mapo)13.683333333333-89.183333333333Koordinatoj: 13° 41′ N, 89° 11′ U (mapo) | ||||
Alto | 658 m | ||||
Areo | 886 km² (88 600 ha) | ||||
Horzono | UTC-06:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Salvador | |||||
San-Salvador estas amerika urbo, la ĉefurbo de Salvadoro.
La urbo San-Salvadoro situas ĉe la piedo de la samnoma vulkano. Ĝi havas areon de 886 km² kaj situas sur alteco de 658 m s.m.. San Miguel de la Frontera troviĝas 138 km.
Ĝia loĝantaro nombris 534 409 personojn je la fino de 2006, dum en ĝia aglomeraĵo vivas 2,6 milionoj da homoj.
San-Salvador estis fondita en 1525 de la hispana konkeranto Pedro de Alvarado, proksime al la ĉefurbo de la pipiloj, Kuskatlano (Cuscatlán). De tiam ĝi suferis multajn tertremojn, kiuj ruinigis grandan parton de la historia urbo, la plej grava en 1854. Jam antaŭe oni ŝanĝis la lokigon de la urbo, en 1528 kaj 1545. La unua urbo situis en la arĥeologia loko nun nomata Ciudad Vieja (Malnova Urbo).
Kiam en la jara 1824 estis fondita la Centramerika Konfederacio, San-Salvadoro fariĝis ties ĉefurbo. Post la disfalo de la Konfederacio en la jaro 1839 San-Salvadoro fariĝis en 1841 la ĉefurbo de la sendependiĝinta ŝtato Salvadoro.