Sandpoint (Idaho)

Situo de Sandpoint en Kantono Bonner kaj en Idaho

Sandpoint (kamanqukuǂ en la loka indiĝena lingvo Ktunaxa) estas la ĉefurbo (kaj laŭ loĝantaro kaj laŭ administra rolo) de Kantono Bonner, Idaho, Usono. Laŭ la usona censo en 2010 ĝi havas 7 365 loĝantojn.

Gravaj faktoroj en la loka ekonomio inkluzivas arbarajn produktojn, malpezan fabrikadon, turismon, kaj registarajn servojn. Ĝi servas kiel vendeja centro por la du plejnordaj kantonoj de Idaho (Bonner kaj Boundary) kaj por la nordokcidenta angulo de Montano, estante la plej granda urbo en tiu regiono. En Sandpoint troviĝas la sidejoj de Litehouse Foods (fabrikanto de freŝaj, malvarmaj salataj saŭcoj) kaj de Quest Aircraft (fabrikanto de malpezaj aviadiloj ĉefe por humanitara uzado).

Strato en la urbcentro de Sandpoint

Sandpoint situas ĉe la bordo de la plej granda lago en Idaho, Lago Pendorela. La indianaj popoloj Kalispela kaj Ktunaĥa kutime tendumis apud la lago en la someroj ĝis ĉ. la jaro 1930. Tie ili fiŝkaptis, teksis korbojn, kaj rikoltis vakciniajn berojn ĝis aŭtuno, kiam ili reiris al siaj ĉefterenoj en Vaŝingtonio kaj Montano.

Urba plaĝo ĉe la bordo de Lago Pendorela

La konstruado de la transusona fervojo Northern Pacific en la 1880-aj jaroj alportis enmigradon de eŭrop- kaj ĉin-devenaj homoj, kaj en 1898 la urbo Sandpoint oficiale municipiĝis.

Fontoj

La artikolo estas koncizigo de informoj en la anglalingva enciklopediero.