Sebastiane | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sebastiane |
Originala lingvo | latina lingvo |
Kina aperdato | decembro 1976, 16 okt. 2008 |
Ĝenro | filma dramo, samseksemeca filmo, historia fikcio |
Reĝisoro(j) | Derek Jarman |
Scenaro | Derek Jarman |
Filmita en | Anglio |
Loko de rakonto | Roma regno |
Muziko de | Brian Eno |
Rolantoj | Leonardo Treviglio • Lindsay Kemp • Barney James • Richard Warwick |
IMDb | |
Sebastiane estas latin-lingva brita historia filmo de 1976, reĝisorita de Derek Jarman kaj Paul Humfress kaj verkita de Jarman, Humfress kaj James Whaley. Ĝi rakontas la okazaĵojn de la vivo de Sankta Sebastiano, inklude lian ikonan martirecon per sagopafado. La filmo, kiu celas publikon pere de gejerotiko, estis polemika kaj pro tiu erotismo por samseksemuloj en la rilatoj inter soldatoj kaj prf la dialogo tute en Latino.
Sebastiano estas soldato de la persona gvardio de la imperiestro Diokleciano, kiu estas ekzilita pro defendo al seksperfortita junulo. Kvankam oni prezentas lin kiel prakristano (3-a jc), li fakte estas adoranto de Apolono kaj klopodas konvinki siajn kompanojn al tio kaj al pacismo. La komandanto, obseda je li, klopodas perforti lin kaj finifne ordonas lian ekzekuton, ĉar li malakceptis defendi per armiloj la interesojn de la Romia Imperio.
Inter la gastoj de la imperiestro estas elstaruloj kiel Peter Hinwood, Nell Campbell, kaj Patricia Quinn (ĉiuj el Rocky Horror Picture Show), Jordan, Philip Sayer, Charlotte Barnes, Nicholas de Jongh, Duggie Fields, Christopher Hobbs, Andrew Logan, kaj Johnny Rozsa.