Skafopodoj, laŭ scienca nomo Scaphopoda (el greka lingvo σκᾰ́φης skáfē "boato" kaj πούς poús "piedo"), nomitaj foje ankaŭ kaninkonkoj aŭ dentokonkoj, estas membroj de klaso de konkohavaj mar-moluskoj kun tutmonda distribuado, kaj estas la nura klaso de ekskluzive profundzonaj marmoluskoj. Konkoj el la specioj de tiu klaso gamas el ĉirkaŭ 0.5 ĝis 18 cm (por Fissidentalium metivieri) laŭlonge. Membroj de la ordo Dentaliida tendencas esti pli grandaj ol tiuj de la ordo Gadilida.
Tiuj moluskoj vivas en molaj subtavoloj ĉe marbordoj (kutime ne intertajde). Pro tiu subtajda habitato kaj la malgrando de plej specioj, multaj strandoserĉuloj ne konas ilin; iliaj konkon ne estas tiom oftaj aŭ facile videblaj en la strandaj drivaĵoj kiel la konkoj de marhelikoj kaj tapiŝkonkoj.
Molekula informaro sugestas, ke skafopodoj estas frata grupo de cefalopodoj, kvankam pli altnivela moluska filogenio restas nesolvita.
Scarabino V. 1995. — Scaphopoda of the tropical Pacific and Indian Oceans, with description of 3 new genera and 42 new species, in BOUCHET P. (eld.), Résultats des Campagnes MUSORSTOM, Volume 14. Mémoires du Muséum National d’Histoire naturelle 167: 189-379
Steiner G. & Kabat A. 2004. Catalog of species-group names of Recent and fossil Scaphopoda (Mollusca). Zoosystema 26 (4): 549-726