Soroca (ukraine: Сороки) estas urbo en la nordeosto de Moldavio ĉe la dekstra bordo de Dnestro ĉe la landlimo kun Ukrainio. La kun ĉ. 37.600 loĝantoj oka plej granda urbo de la lando kaj la ĉefurbo de la samnoma Distrikto Soroca ĝi estas. De gravega rolo strategia por protekti la landlimojn de Besarabio en la 15-a kaj 16-a jarcentoj atestas fortikaĵo konserviĝinta ĝis hodiaŭ. Urbokvartalo karakterizatas per imponaj vilaoj de la minoritato de la ciganoj.
La regiono ĉirkaŭ Soroca ekde la fino de paleolitiko havas setlejojn kiel provis elfosaĵoj inter 1981 kaj 1991 proksime de Cosăuți. Restaĵoj en la vilaĝo Sobari (komunumo de Cremenciug) en la Distrikto Soroca interpretatas kiel preĝejo malkun apsido per kio klaris ekzistado de kelkaj setlantoj jam en frukristanisma tempo.
En la 12-a kaj 13-a jarcentoj ekzistis transvadejo ĉe rivero kiun kontrolis komercistoj el Ĝenovo. Ili nomis sian rempararon Olihonia (Alciona). En la Princlando Moldavio (ĉ. 1350 ĝis 1538) la fortreso estis de tre granda strategia graveco por kontraŭtatara defendado. Sub princo Stefano la Granda (reg. 1457-1504) temis pri kvadrata ligna konstruaĵo ĉe la rivera bordo. Ĉe la vilaĝo Lipnic en la norda Distrikto Ocnița la moldava soldataro venkis en 1469 aŭ 1470 sub la komando de Stefano la Grandadas la atakantajn volgajn-uralajn tatarojn sub gvidado de Aĥmedo. Vivoperdoj ambaŭflanke estis grandaj. La unua mencio de Soroca estis en 1499.
La origina ligna fortikaĵo, kiu defendis fjordon super Dnestro, estis grava ligo en la ĉeno de fortikaĵoj kiuj konsistis el kvar fortikaĵoj (ekz. Bilhorod-Dnistrovskij, tiam konataj kiel Akkerman, kaj Ĥotin) ĉe Dnestro, du fortikaĵoj sur la Danubo kaj tri fortikaĵoj sur la norda limo de mezepoka Moldavio. Inter 1543 kaj 1546 sub la regulo de Petru la 4-a Rareș, la fortikaĵo estis rekonstruitaj en ŝtono kiam perfekta rondaĵo kun kvin bastionoj ĉe egalaj distancoj.
Dum la Granda Turka Milito, la fortoj de Johano la 3-a Sobieski sukcese defendis la fortikaĵon kontraŭ la otomanoj. Ĝi estis de decida armea graveco dum la Pruth-kampanjo de Petro la Granda en 1711. La fortikejo estis konkerita fare de la rusoj en la Aŭstra-rusa-turka Milito (1735-39). La Soroca-fortikaĵo estas grava altirilo en Soroca transportante malnovan Soroca en la nuntempon.
La loko estis tre etendita en la 19-a jarcento, dum periodo de relativa prospero. Soroca iĝis regiona centro havanta grandajn placojn, modernigitajn stratojn, hospitalojn, bazlernejojn kaj stiligitajn preĝejojn. En la sovetia periodo, la grandurbo iĝis grava industria centro por norda Moldavio.
Soroca estis konata pro produktado de vinberoj, tritiko, maizo, kaj tabako en 1919.
Etna strukturo de Soroca laŭ la censo de 2014 jaro:
Etno | Kvanto de homoj | Procentoj |
---|---|---|
Moldavoj | 18.347 | 82.65% |
Ukrainoj | 1451 | 6.53% |
Rusoj | 1187 | 5.34% |
Ciganoj | 702 | 3.16% |
Gagauzoj | 26 | 0.11% |
Bulgaroj | 21 | 0.09% |
Aliaj etnoj | 113 | 0.50% |
Ne deklaris etnon | 349 | 1.57% |
Sume | 22.196 | 100% |
Lingva strukturo de Soroca laŭ la censo de 2014 jaro:
Lingvo | Kvanto de homoj | Procentoj |
---|---|---|
Rumana | 17.344 | 78.14% |
Rusa | 3617 | 16.29% |
Cigana | 577 | 2.59% |
Ukraina | 102 | 0.45% |
Gagauza | 5 | 0.02% |
Aliaj lingvoj | 26 | 0.11% |
Plurlingvuloj | 525 | 2.36% |
Sume | 22.196 | 100% |