La aktuala akceptita heleco de la Suno, kiu estas 3,839 × 1026W, aŭ 3,839 × 1033ergo/s.
La lumeco de steloj estas esprimataj per oblo de tiu de la Suno; ekzemple la heleco de Vego varias inter 34 kaj 40 L⊙.
Notindas, ke Suno estas iomete varianta stelo kaj ĝia heleco pro tio ne estas konstanto: vidu la apudan bildon.
Kalkuladoj kun ĉi tiu valoro
Oni povas kalkuli kiu kvanto da suna povumo falas sur la Teron per komparo de la kruci sekcia areo de la Tero kaj la tuteca surfaca areo de sfero kun radiuso egala al la distanco inter la tero kaj la suno.
La tera kruca sekcia areo estas areokruca de tero = π×radiusotero2 = 128000000 km2.
La averaĝa distanco inter Suno kaj Tero estas proksimume radiusosfero = 150000000 km.
La surfaca areo de la sferoareosfero = 4×π×radiusosfero2 = 2,82×1017 km2 = 2,82×1023 m2.
Povumo atinganta la Teron Ptero = Psuno × areokruca de tero / areosfero = 1,77×1017 W.
La povumo falanta sur kvadratan metron de areo sur Tero estas Psuno / areosfero = 3,839 × 1026 W / ( 2,82×1023 m2 ) = 1387 W/m2, kio estas la suna konstanto. Ĉi tiu valoro temas pri areo kiu estas perpendikulara al la sunaj radioj. Tiel en ĉi aparta loko ĉi tiu povumo sur surfaco de tero okazas nur kiam Suno estas en zenito.
↑Carroll, Bradley W.; Dale A. Ostlie (2007). An Introduction to Modern Astrophysics - Enkonduko al Moderna Astrofiziko Apendico A. Pearson Addison Wesley. ISBN 0-8053-0402-9.