Thomas Cavendish | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1560 en Ipswich |
Morto | 1-an de majo 1592 (31-jaraĝa) en Suda Atlantiko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Familio | |
Frat(in)o | Margaret Cavendish |
Parencoj | Margaret Cavendish |
Okupo | |
Okupo | esploristo • politikisto |
Thomas Cavendish (aŭ Candish) (Trimley St. Martin, ĉe Ipswich, Suffolk, 19-a de septembro de 1560 – ie ĉe Norda Atlantiko, 1592), konata kiel la Naviganto («The Navigator»), estis maristo kaj korsaro angla kiu estis laŭdire la unua kiu intence ĉirkaŭnavigis la mondon. Kvankam la membroj de la ekspedicioj de Magelano, Loaisa, Drake kaj Lojolo estis antaŭantoj al Cavendish je la realigo de la ĉirkaŭnavigado, ŝajne ne klaras ĉu kiam ili ekveturis havis tiun certan intencon. Post sia unua ĉirkaŭnavigado, kiu riĉigis lin danke al oro kaj aliaj riĉaĵoj rabitaj de hispanaj ŝipoj kaj kolonioj, faris duna, sed li ne estis tiom sukcesa kaj fakte li mortis mare, nur 32jaraĝa.