Tupungato

Tupungato
lafkupolomonto
supermara alteco

6 635 m

Geografia situo 33° 22′ S, 69° 46′ U (mapo)-33.358555555556-69.770416666667Koordinatoj: 33° 22′ S, 69° 46′ U (mapo) f4
Tupungato (Argentino)
Tupungato (Argentino)
DEC
Tupungato
Tupungato
Situo de Tupungato
Tupungato (Ĉilio)
Tupungato (Ĉilio)
DEC
Tupungato
Tupungato
Situo de Tupungato
Map
Tupungato
vdr
Tupungato vidita el Punta de Vacas, Argentino.

Tupungato, unu el la plej altaj montoj en Ameriko, estas amasa Anda stratovulkano datita el Plejstoceno. Ĝi kuŝas ĉe la limo inter la Metropola Regiono de Ĉilio (ĉe grava internacia aŭtoŝoseo ĉirkaŭ 80 km oriente de Santiago) kaj la Argentina provinco Mendoza, ĉirkaŭ 100 km sude de Akonkagvo, la plej alta pinto kaj de la Suda kaj de la Okcidenta Hemisferoj. Tuj sudokcidente estas la aktiva vulkano Tupungatito, kiu lastatempe erupciis en 1987.

La vorto Tupungato signifas en la lingvo de Huarpes «stelrigardanto».

La granda alto de Tupungato faras el ĝi giganto de Andoj, inter la plej altaj de Sudameriko. Oni diskutas aktuale pri ĝia vera alteco kiu laŭ kelkaj atingus 6 800 m kaj laŭ aliaj nuu 6 500 m. Pro la grava neĝotavolo de ĝis pinto, estas malfacila pritaksi ĝuste ĝian altecon.

Fonto

  • "Tupungatito". Global Volcanism Program. Smithsonian Institution.

Eksteraj ligiloj