Universitato Marmara | ||
---|---|---|
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1883 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo)40.98611111111129.053611111111Koordinatoj: 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo) | |
lando | Turkio | |
urbo | Istanbulo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 14 066 vd (stato: majo 1984) | |
retejo | Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Anatolian University Libraries Consortium Association vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
filioj | ||
• International Periodical of Recent Technologies in Applied Engineering vd | ||
| ||
| ||
Universitato Marmara (turke Marmara Üniversitesi) situas en Istanbulo. Ĝi estas la dua plej granda universitato en Turkio. Nuntempe, 57,000 studentoj studas tie kaj pli ol 3,000 fakultatanoj instruas tie .
La radikoj de Universitato Marmara estas fiksiĝintaj en la fino de la Otomana Imperio kun la establado de la Hamidiye Lernejo por ekonomio kaj komerco en 1883, kie nur 13 studentoj studis en la unua jaro . En 1923, la nomo de la institucio estis ŝanĝita al "Istanbula Akademio de Komerco kaj Ekonomiaj Sciencoj". En 1982, la akademia institucio estis oficiale deklarita universitato, nomita "Universitato Marmara", post kunfandiĝo kun pluraj lernejoj de alteduko en Istanbulo de malsamaj studkampoj .
Studoj en Universitato Marmara estas oficiale okazigitaj en kvar lingvoj: turka, angla, germana kaj franca .
Kvankam ĝia komenca specialiĝo estis en la kampo de ekonomiko, aliaj kampoj kiel ekzemple medicino, dentokuracado, juro, arto kaj fremdlingvoj estis iom post iom aldonitaj. Nuntempe la universitato inkluzivas 14 fakultatojn, 9 profesiajn lernejojn por supera edukado kaj 11 esplorinstitutojn.
Inter la famaj diplomiĝintoj de la universitato estas ankaŭ Recep Tayyip Erdoğan, la nuna prezidanto de Turkio, Ahmet Davutoğlu, ministroprezidento de la Turka Respubliko, komika aktoro Kemal Sunal kaj amaskomunikilara magnato Aydın Doğan.