La Universitato de Koimbro estis fondita de la reĝo Don Denizo , en la 1-a de marto 1290 , kiam li signaturis la dokumenton titolitan "Scientiae thesaurus mirabilis", kreante la universitaton de Lisbono, kaj petis la konfirmon al la papo. La buleo de la papo Nikolao la 4-a , datita de la 9-a de aŭgusto 1290 , agnoskis la Ĝeneralan Studon, prezentante la fakultatojn pri artoj, kanonika juro, civila juro , Medicino , kaj la Teologio estis rezervita al la monaĥejoj dominikanaj kaj franciskanaj .
La universitato, komence instalita en la nuna Largo do Karmo, en Lisbono , estis translokita, en 1308, al la Paço Real da Alcáçova. En 1338, ĝi reiris al Lisbono, kie ĝi restis ĝis 1354, kaj en tiu jaro ĝi estis denove translokita al Koimbro . Ĝi restis en ĉi-urbo ĝis 1377 , kaj ree instaliĝis en Lisbono en tiu jaro. Ĝi restis en Lisbono ĝis 1537, dato kiam ĝi estis definitive translokita al Koimbro, laŭ ordono de la reĝo Johano la 3-a . La institucio apartenas al la Koimbra Grupo , internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo fondiĝinta en Koimbro.
Listo de famaj universitatanoj
Don Denizo (1261-1325) fondinto de la universitato
Hermicus Caiadus (1470-1509)
André de Gouveia (1497-1548) humanisto kaj pedagogo
André de Resende (1498-1573), historiisto
Fernão Lopes de Castanheda (1500-1559) historiisto
Pedro Nunes (1502-1578), matematikisto kaj astronomo
George Buchanan (1506-1582) skota historiisto kaj humanisma erudiciulo
Jerónimo Osório (1506-1580), teologo kaj humanisto, Episkopo de Algarve
Élie Vinet (1509-1587)
Diogo de Teive (1514-1569), verkisto, historiisto kaj filozofo
Manuel da Nóbrega (1517-1570) jezuita sacerdoto kaj Provincialo de la Societo de Jesuo en la brazila kolonia periodo
Gaspar de Faria (1520-1576) Episkopo de Angra
Luís de Camões (1524-1580) portugala poeto
António Ferreira (1528-1569), poeto kaj dramaturgo
Diego Andrada de Payva (1528-1575) portugala teologo k profesoro pri teologio
Pedro da Fonseca (1528-1599), portugala filozofo
José de Anchieta (1534-1597) jezuita misiisto, apostolo de Brazilo kaj poeto
Luizo de Molina (1535-1600) teologo kaj juristo
Christopher Clavius (1538-1612) matematikisto kaj astronomo, ĉefa kreinto de la moderna gregoria kalendaro
Luís de Figueiredo e Lemos (1544-1608) episkopo de la diocezo de Funchal
Francisco Suárez (1548-1617)
Cristóvão Gil (1552-1608)
Baltasar de Azeredo (1552-1631) kuracisto kaj profesoro
Afonso Furtado de Mendonça (1561-1630) portugala prelato
André de Almada (1570-1642) portugala prelato
Manoel de Meneses (1578) Episkopo de Lamego
Afonso Mendes (1579-1659) teologo kaj patriarko de Etiopio
Manuel de Faria e Sousa (1590 -1649 ) historiisto, poeto kaj filozofo
Pedro de Castilho (1613) Episkopo de Angra
Gregório de Matos e Guerra (1636 - 1696) poeto kaj advokato.
Manuel Botelho de Oliveira (1636-1711), portugala verkisto.
António da Ressurreição (1637) episkopo de Angra
Bartolomeu de Gusmão (1685-1724) naturalisto kaj elpensisto de aerostato
Manuel da Cruz (1690-1764) katolika portugala prelato
Bernardo Rodrigues Nogueira (1695-1748) unua episkopo de San-Paŭlo
Marquês de Pombal (1699-1782) portugala ĉefministro
Santa Rita Durão (1722-1788)
Manuel do Cenáculo (1724-1814) ĉefepiskopo de Évora
André Teixeira Palha (1728-1786) episkopo de Faro
Cláudio Manuel da Costa (1729-1789) portugala poeto
Domenico Vandelli (1735-1816) itala naturalisto.
Jerónimo Soares Barbosa (1737-1816) filologo kaj eldonisto
Caetano Brandão (1740-1805) episkopo de Parao
Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811) satira poeto
Avelar Brotero (1744-1828), botanitikisto
Tomás Antônio Gonzaga (1744-1810) poeto
Rodrigo de Sousa Coutinho (1755-1812) ĉefministro kaj politikisto
Alexandre Rodrigues Ferreira (1756-1815) naturalisto.
Manuel Nicolau de Almeida (1761-1826) 26-a episkopo de la diocezo de Angra
José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838) brazila ŝtatestro kaj naturalisto.
João de Almeida Prado, o Coluna (1767-1835)
Bernardino António Gomes (1769-1823), portugala haŭtkuracisto, botanikisto kaj kemiisto
Bernardo José de Abrantes e Castro (1771-1833) kuracisto, diplomato kaj ĵurnalisto
José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852) brazila inĝeniero
Hipólito da Costa (1774-1823) diplomato kaj ĵurnalisto
Manuel Pires de Azevedo Loureiro (1777-1848) Episkopo de Beja
Maciel Monteiro (1780-1847) juĝisto kaj politikisto
Markizo de Monto Alegro (1796-1860) brazila politikisto
Evaristo da Veiga (1799-1837) filologo, politikisto kaj ĵurnalisto
Almeida Garrett (1799-1854) romanverkisto kaj verkisto
António Feliciano de Castilho (1800-1875) romantikista portugala verkisto
António da Trindade de Vasconcelos Pereira de Melo (1812-1895) katolika portugala episkopo
João Maria Pereira de Amaral e Pimentel (1815-1889) 28-a Episkopo de Angra
Gonçalves Dias (1823-1864) romantikista brazila poeto
António Xavier de Sousa Monteiro (1829-1906) episkopo de Beja
João de Deus (1830-1896) portugala poeto
José Alberto de Oliveira Anchieta (1832-1897) esploristo kaj naturalisto
Luís da Cunha de Abreu e Melo (1833) episkopo de Beja
Manuel de Arriaga (1840-1917) portugala prezidento
Antero de Quental (1842-1891) poeto kaj filozofo
Bernardo Augusto de Madureira e Vasconcelos (1842-1926) teologo, poeto kaj verkisto
Teófilo Braga (1843-1924) politician (President) verkisto kaj dramverkisto
Eça de Queiroz (1845-1900) portugala novelisto
Augusto Eduardo Nunes (1849-1920) portugala katolika episkopo
Ernesto Hintze Ribeiro (1849-1907) portugala politikisto
António Cândido Ribeiro da Costa (1850-1922) klerikulo, oratoro kaj politikisto
Guerra Junqueiro (1850-1923) advokato, ĵurnalisto kaj poeto
Bernardino Machado (1851-1944) portugala prezidento
José Maria Pereira de Lima (1853-1925) portugala historiisto
José Relvas (1858-1929) politikisto
Manuel Teixeira Gomes (1860-1941) politikisto
António José de Almeida (1866-1929) politikisto
António Nobre (1867-1900) poeto
Camilo Pessanha (1867-1926) simbolisma portugala verkisto
Norton de Matos (1867-1955) portugala generalo
Eugénio de Castro (1869-1944) erudiciulo, poeto kaj dramverkisto
Sidónio Pais (1872-1918) profesoro de matematiko kaj politikisto
Egas Moniz (1874-1955) portugala kuracisto kaj neŭrologo
Elísio de Moura (1877-1977), kuracisto kaj profesoro de psikiatrio
Aureliano de Mira Fernandes (1884-1958), matematikisto
José do Patrocínio Dias (1884-1965) episkopo kaj militisto
Aristides de Sousa Mendes (1885-1954) portugala konsulo
José Hipólito Raposo (1885-1953) politikisto kaj verkisto.
Luís Wittnich Carrisso (1886-1937) botanikisto kaj profesoro
Luís Cabral de Moncada (1888-1974) juristo kaj jurprofesoro
Manuel Gonçalves Cerejeira (1888-1977) Patriarko de Lisbono
António de Oliveira Salazar (1889-1970) portugala politikisto
Damião Peres (1889-1976) portugala historiisto kaj numismato
Luís de Almeida Braga (1890-1970) politikisto kaj verkisto.
Mario de Sá Carneiro (1890-1916) poeto kaj novelisto
Joaquim de Carvalho (1892-1958) filozofo
José Adriano Pequito Rebelo (1892-1983) politikisto kaj verkisto.
Juvenal de Araújo (1892-1976) portugala politikisto
António Menano (1895-1969) fadokomponisto
Manuel de Andrade (1899-1958) juristo
José Régio (1901-1969) verkisto
Leão Ramos Ascensão (1903-1980) politikisto kaj verkisto.
Paradela de Oliveira (1904-1970) portugala kantisto
Ruy Luís Gomes (1905-1984) portugala matematikisto
Adolfo Correia da Rocha (1907-1995) verkisto, poeto kaj kuracisto
Miguel Torga (1907-1995) poeto
Alberto Iria (1909-1992), historiisto
Salvador Dias Arnaut (1913-1995) kuracisto kaj historiisto
Vergílio Ferreira (1916-1996) verkisto kaj profesoro
Alexandre Alves Costa (1918-1998) brazila inĝeniero kaj politikisto
Fernando Namora (1919-1989) verkisto
Carlos de Oliveira (1921-1981) poeto kaj novelisto
Agostinho Neto (1922-1979) angola kuracisto
Eugénio de Andrade (1923-2005) poeto
Fernando Távora (1923-2004) arkitekto kaj profesoro
Salgado Zenha (1923-1993) politikisto kaj advokato.
António Brojo (1928-1999) portugala muzikisto
José Afonso aŭ Zeca Afonso (1929-1987) portugala komponisto, songverkisto kaj poeto
José Veiga Simão (1929-2014) fizikisto
Carlos Alberto da Mota Pinto (1936-1985) portugala juristo
Carlos Mota Pinto (1936-1985) portugala ŝtatestro
Vieira de Castro (1937-1872)
Adriano Correia de Oliveira (1942-1982), kantisto kaj komponisto
Nuna korto de la Universitato de Koimbro.
Referencoj
Eksteraj ligiloj