Vímara Peres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 820 en Korunjo |
Morto | 1-an de januaro 873 (53-jaraĝa) en Bama, Touro |
Tombo | Monastery of Santa Cruz |
Ŝtataneco | Reĝlando Asturio • Reĝlando Portugalio • Reĝlando Galegio |
Familio | |
Patro | Pedro Theon |
Infano | Lucídio Vimaranes |
Okupo | |
Okupo | militisto • grafo |
Vímara PERES (mortis en Galegio, 873) estis en la 9-a jarcento nobelo kiu enposteniĝis kiel la unua Grafo de Portugalio.
Fine de la 9-a jarcento, la regiono de nuna Portugalio inter la riveroj Minjo kaj Doŭro, estis konkeritaj el la Maŭroj fare de Vímara Peres je ordenoj de la reĝo Alfonso la 3-a (Asturio). En la regiono estis du ĉefaj urboj – Portus Cale ĉe la marbordo kaj Braga en la interno, sed la cetero estis tre senhoma kaj li decidis reloĝigi ĝin per portugaloj, galegoj kaj aliaj kristanaj alvenintoj. Vímara Peres organizis la konkeritan regionon, kiun li igis Graflando Portugalio laŭ la ĉefa havenurbo de la regiono – nome Portus Cale aŭ nuntempa Porto. Unu el la unuaj urboj kiuj Vimara Peres fondis tiam estis Vimaranes, konata nuntempe kiel Guimarães – konsiderataj de portugaloj kiel "naskoloko de Portugalio" aŭ "lulila urbo" (Cidade Berço en portugala).