En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas iun ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol la ŝtate posedataj infanĝardenoj kaj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie edukataj infanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj. La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtata infanĝardenoj kaj lernejoj, kaj la gepatroj de la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj.
valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro,
specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝitaj lernejanoj.
Laŭ indikoj el la jaro 2017 tutmonde ekzistas 1092 valdorfaj lernejoj, 734 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (237), en Usono (123) kaj en Nederlando (90). Valdorfaj infanĝardenoj tutmonde 1857.
Pedagogio kaj teorio pri infana evoluo
Strukturo de edukado en valdorfaj lernejoj sekvas la pedagogian modelon pri infana evoluo de Rudolf Steiner, kiu vidis infanecon kiel dividitan en sepjarajn evoluetapojn, el kiu ĉiu havas siajn proprajn bezonojn; la etapoj similas al tiu priskribitaj de Piaget. Laŭ la valdorfa pedagogio:
Lernado dum frua infaneco estas ĉefe eksperimenta, kopia kaj bazata je sencoj. La edukado emfazas lernon per praktikaj agadoj.
Dum bazlernejaj jaroj (aĝo 7-14), lernado estas vidata arta kaj imaga. Dum tiuj jaroj la edukado emfazas la evoluon de infanoj "sentantaj vivon" kaj artan esprimon.
Dum adolesko, por evoluigi la kapablojn por abstrakta pensado kaj koncepta juĝado oni emfazas lernadon per intelekta kompreno kaj etika pensado, inkluzive socian respondecprenon.
Tia teorio de infana evoluo estas fondita je antropozofio.
Frua valdorfa edukado komenciĝas en infanĝardeno aŭ antaŭlernejaj klasoj, ĝi celas infanojn ekde la naskiĝo ĝis la sesa aŭ sepa vivojaro.
La valdorfa pedagogio en frua infaneco edukas infanojn per imitado kaj ekzemplo. Multe da tempo estas donita por libera ludo en klasĉambra medio, kiu estas kiel hejmo kaj inkluzivas naturajn materialojn. Oni proponas produktivan laboron en kiu la infanoj povas partopreni; tia medio, laŭ valdorfaj pedagogoj, subtenas fizikan, emocian kaj intelektan kreskon de la infano per asimila lernado. En valdorfaj infanĝardenoj kaj en la unuaj klasoj de la lernejoj parola lingva evoluo estas instruata per kantoj, poemoj kaj moviĝoludoj. Tio inkluzivas ĉiutagan rakontotempon, kiam la instruisto rakontas fabelon, ofte parkere.
Valdorfaj infanĝardenoj malkonsilas submeti infanojn al influo de televidiloj, komputiloj kaj registrita muziko, ĉar ili kredas, ke ili malbone influas la kognitivan evoluon.
Edukado en valdorfaj lernejoj komenciĝas kiam la infano estas preskaŭ aŭ jam sepjara.Bazlerneja edukado celas infanojn ses- aŭ sepjarajn ĝis dek-kvarjarajn. Ĝi centriĝas je multfaka artobazita fakaro, kiu inkluzivas pentroarton, dramon, artan moviĝon (eŭritmio), kanton kaj muzikon kaj artmetiojn. Dum la bazlernejaj jaroj la lernantoj lernas du fremdajn lingvojn (en anglalingvaj landoj ofte la germanan kaj aŭ la hispanan aŭ la francan).
Dum la unuaj jaroj, konceptoj estas enkondukitaj unue per historioj kaj bildoj, kaj akademia edukado estas integrata al vidaj kaj korpaj artoj, muziko kaj moviĝo. Oni malofte uzas normajn tekstlibrojn; anstataŭe ĉiu infano kreas sian propran ilustritan resumon de la lernendaĵoj en libra formo.
Lerneja tago kutime ekas per unuhora kaj duona aŭ duhora akademia leciono pri ununura temo dum kurso de ĉirkaŭ unu monato kaj kutime komenciĝas per enkonduko, kiu povas inkluzivi kantadon, instrumentan muzikon, recitadon de poezio, inkluzive verson skribitan de Steiner por la eko de lerneja tago, kaj praktiko pri matematiko kaj lingvaj artoj.
Celo de la plej multaj valdorfaj lernejoj estas havi tra ĉiuj bazlernejaj jaroj ununuran klasinstruiston, kiu instruas almenaŭ la ĉefajn fakojn; Valdorfaj instruistoj estis menciitaj pro siaj engaĝiĝo al siaj lernantoj.
Valdorfaj instruistoj uzas la koncepton de la kvar temperamentoj, kolerika, flegma, melankolia kaj sangvina, por helpi interpreton, komprenon kaj rilati al konduko kaj personeco de siaj lernantoj. Tiuj temperamentoj esprimas la kvar bazajn personecojn, al kiuj ĉiu posedas propran fundamentan manieron rigardi la mondon kaj interagi kun ĝi.
La valdorfa pedagogio akceptas individuajn variojn rilate la paŝado de lernado, bazita je la certeco, ke ĉiu infano kaptos koncepton aŭ sukcesos lerton kiam ĝi estos preta. Kooperado superas konkuron. Tio koncernas ankaŭ fizikan edukadon; konkursaj grupaj sportoj estas enkondukataj en la lastaj klasoj.
Mezlerneja edukado
En la plej multaj valdorfaj lernejoj, lernantoj eniras la mezlernejan edukadon, kiam ili estas ĉirkaŭ dek-kvarjaraj. Tia edukado estas faritaj nur de fakinstruistoj kaj centriĝas multe pli forte je akademiaj fakoj, kvankam lernantoj daŭrigas lernadon de arto, muziko kaj metioj. Lernantoj estas kuraĝigitaj evoluigi proprajn sendependajn kaj kreivajn pensprocedojn. La fakaro estas strukturita por helpi lernantojn evoluigi senson pri kompetento, respondeco kaj celo, por krei komprenon de etikaj principoj kaj senton pri socia respondeco.
Je ĉi tiu punkto la adoleskanto solidigas sian identecon kaj perfektigas sian pensadon. Ĉi tiu periodo estas akompanata de multe da konfuzo kaj malfacilaĵoj. La adoleskanto bezonas la gvidadon de plenkreskulo, kiu traktos lin rekonante sian emerĝantan sendependecon kaj kun respekto al sia interna mondo.
Ekzistas vaste akceptitaj gvidlinioj por valdorfa fakaro, apogitaj de la komunaj lernejaj principoj; tamen valdorfaj lernejoj estas aŭtonomaj institucioj, ne devigataj sekvi ian fakaron. Publikaj valdorf-metodaj lernejoj, ŝtate subtenataj, eble devas inkludi en sian fakaron aspektojn de ŝtata fakaro.
Ekzistas kelkaj fakoj preskaŭ nur instruataj en valdorfaj lernejoj. La plej fama inter ili estas eŭritmio, moviĝa arto kutime kun parola teksto aŭ muziko, kiu inkludas elementojn de rolludado kaj danco kaj intencas doni al individuoj aŭ klasoj "sencon pri integrado kaj harmonio".
Valdorfaj lernejoj kutime aldonas komputilojn al la fakaro nur malfrue.
Funkciado
Unu el la ĉefaj postuloj de Rudolf Steiner estis, ke ĉiuj lernejoj, ne nur valdorfaj, estu sendependaj por certigi al instruistoj altan nivelon de kreiva aŭtonomio en la lernejo. La plej multaj valdorfaj lernejoj ne estas estrataj de lernejestro, sed de aroj inkluzive:
la kolegio de instruistoj, kiuj decidas pri pedagogiaj aferoj, kutime laŭ interkonsento. Tiu kolegio akceptas kutime plentempajn instruistojn, kiuj jam laboris dum certa tempo en la lernejo. Ĉiu lernejo havas sian proprajn regulojn por starigi tiun kolegion. Waldorf schools have been cited for having a high level of teacher collegiality.
la kuratoraro, kiu decidas pri funkciado, ĉefe rilate al lernejaj financoj kaj ŝtataj leĝoj.
Oni kuraĝigas gepatrojn aktive partopreni en multaj aspektoj de la lerneja vivo. En valdorfaj lernejoj oni ofte trovas efektivajn komunumojn de lernemaj plenkreskuloj.
La valdorfa pedagogio estis kreita kiel lerneja sistemo, ne nur por faciligi la ekvilibran evoluon de infanoj, sed ankaŭ kiel socie respondeca kaj transformiva ilo; ĝi estas eduka filozofia bazita je paco kaj toleremo.
Integriĝo de malsamaj loĝantaroj
Jam en la unua valdorfa lernejo en Stutgarto estis klaso por infanoj kun specialaj bezonoj, kiuj ne povis enmeti en la regulajn klasĉambrojn, kaj Steiner longe traktis ĝin en siaj interparoloj kun la instruistoj. Multaj edukistoj sekvis tiujn ideojn kaj tra la jaroj fondis valdorfajn lernejojn, kiuj vidas kombinaĵon de esceptaj loĝantaroj, t.e. infanoj kun specialaj bezonoj, infanoj kun severa sociekonomia deveno, enmigrintaj infanoj kaj infanoj kun severaj lernkapabloj, antropozofia idealo inda je plenumiĝo. Ĉi tiu idealo emfazas la pozitivan potencialon havi infanojn kun specialaj bezonoj kaj por si mem kaj por infanoj kun normala evoluo. Ĉi tiu percepto ankaŭ aperas el holisma vidpunkto de la infano kaj la persono, laŭ kiu la infano devas sperti ĉirkaŭ li eĉ la nekutimajn esprimojn de homa evoluo por akiri larĝan kaj malfermitan bildon de la tuta homo.
Interkultura ligilo en diverskulturaj komunumoj
Valdorfaj lernejoj ligis diverskulturajn komunumojn jam en pluraj okazoj.
Sub la apartisma reĝimo en Sudafriko la valdorfa lernejo estas unu el la malmultaj, en kiuj infanoj de ambaŭ rasoj dividis la saman klason, malgraŭ la tiala perdo de ŝtata subteno. La Novalis Institute, kiu edukas instruistojn en Kaburbo estis menciita de UNESKO, kiel organizaĵo, kiu multe helpis venki apartismon: "Ĝi preparis vojon kaj kreis fundamenton por nova integrita komunumo.”
En Israelo la Harduf kibuca valdorfa lernejo akceptas kaj judajn kaj arabajn studentojn kaj havas multajn kontaktojn kun la ĉirkaŭaj arabaj komunumoj; ĝi ankaŭ instruas la araban al valdorfaj instruistoj. Aldone araba-juda valdorfa infanĝardeno, la unua araba-juda, dulingva kaj dukultura infanĝardeno en Israelo, estis kreita en Hilf (ĉe Haifo) en 2005.
En Brazilo, valdorfa instruistino, Ute Craemer, fondis organizaĵon por provizi trejnadon kaj laboron, sanservon kaj valdorfan edukadon en la malriĉegaj faveloj de la urbo
UNESKO ankaŭ subvenciis ekspozicion pri valdorfaj lernejoj dum la 4-a sesio de sia internacia konferenco pri edukado en Ĝenevo. Katalogo de la ekspozicio estis publikigita dde UNESKO sub la titolo "valdorfedukada ekspozicia katalogo okaze de la 4-a sesio de la internacia konferenco pri edukado de UNESKO en Ĝenevo".
La koncepto de valdorfa lernejo ekestis en Germanio dum la jaroj de ŝanĝiĝoj post la Unua Mondmilito, kiam multaj homoj engaĝiĝis por demokratiigo kaj por reformoj de la sociaj, pedagogiaj kaj ankaŭ ekonomiaj strukturoj de la ŝtato. Rudolf Steiner jam dum la jaro 1907 verkis libreton pri la "eduko de la homo el vidpunkto de la Antropozofio", sed la verko ne tuj havis praktikan sekvon.
En septembro 1919 la direktoro Emil Molt de la cigaredafabrikoWaldorf-Astoria en Stutgarto petis Rudolf Steiner, starigi lernejon laŭ la novaj pedagogiaj konceptoj por la infanoj de la fabrikaj laboristoj. Rudolf Steiner transprenis la edukadon kaj konsiladon de la instruistaro kaj ĝis sia morto en la jaro 1925 ne formale, sed praktike havis la funkcion de lernejestro. La fabrika lernejo en eleganta vilaego sur la monteto Uhlandshöhe iĝis modelo por ĉiuj postaj valdorfaj lernejoj. Dekomence ĝi kune edukis knabojn kaj knabinojn, infanojn de laboristoj kaj de studintoj, kaj estis la unua kompleta mezlernejo en Germanio La loko de la cigareda fabriko, laŭ kiu nomiĝis la unua lernejo, donis sian nomon al la tuta pedagogia movado. La unuaj valdorfaj infanĝardenoj kaj specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por aparte flegindaj infanoj fondiĝis malmultajn jarojn pli poste, en la 1920-aj jaroj.
Esploroj
Britio
Raporto de la brita departemento pri edukado kaj scioj notis grandajn malsamojn rilate al fakara kaj pedagogia metodo inter valdorfaj lernejoj kaj kutimaj ŝtataj lernejoj, kaj rekomendis, ke ŝtataj lernejoj adaptu sekvajn erojn el la valdorfa pedagogio: frua enkonduko kaj alproksimigo de fremdaj lingvoj; kombinado de klas- kaj teminstruado por junaj infanoj; evoluigo de parolado kaj aŭskultado tra emfazo de parola laboro; bona ritmo de la lecionoj emfazante ĝin; la emfazon de la evoluo de la infano, por gvidi fakaron kaj ekzamenojn; arto kaj kreemo; atento pro la refleksiga agado de la instruisto (ekz. dum grupaj studoj); la kolegia strukturo kaj administracio.
Raporto de la jaro 2008 de Primary Review (Infanlerneja Recenzo; bazita en Kembriĝo) eltrovis, ke valdorfaj lernejoj atingis pli altajn akademiajn rezultojn ol ŝtataj anglaj lernejoj.
Komparo al lernejoj Montessoraj kaj tradiciaj fare de la British Psychological Society (Brita Psikologia Socio) pristudis la kapablon desegni de infanoj el valdorfaj lernejoj, Montessoraj kaj tradiciaj lernejoj. Konkludo estis, ke "la artinstruo en Steiner-lernejoj gvidas ne nur al desegnaĵoj taksitaj pli imagaj rilate al ĝenerala desegnokapablo kaj uzo de koloro, sed ankaŭ al desegnaĵoj pli ekzaktaj kaj detalaj rilate al observoj."
Aŭstralio
Aŭstralia esploro, kiu komparis la akademiajn rezultojn de studentoj je universitata nivelo devenaj el valdorfaj lernejoj, evidentiĝis ke ili estis pli bonaj ol studentaj el tradicia sistemo, kaj pri humanaj fakaj kaj pri sciencoj.
En 1998 aŭstrala esploro eltrovis, ke valdorf-edukitaj junuloj pli inklinis al plibonigo de sociaj kondiĉoj kaj havis pli pozitivan rigardon al estonteco ol tiuj, kiuj lernis en ŝtataj lernejoj.
Germanio
Esploroj komparintaj performoj de abiturientoj evidentigis, ke kiel grupo, valdorfaj lernejanoj pli sukcese trapasis la ekzamenon ol lernejanoj el la ŝtata eduksistemo, kaj ke lernejanoj, kiuj dum sia tuta lernejana tempo estis en Steiner-lernejoj sukcesis eĉ pli bone ol tiuj, kiuj nur dumtempe sekvis tian pedagogion. Educational successes of private Waldorf schools may partially reflect the social status of their students.
Kanado
Kanada esploro montris, ke studentoj el valdorfaj lernejoj obtenis pli altajn rezultojn en testo pri moralaracio, ol studentoj el publikaj aŭ religiaj lernejoj. Valdorfaj studentoj ankaŭ pli facile volontulis pri opinioj rilate al esploroj, proponis eblajn plibonigojn pri la tekniko kaj novajn eblojn por solvi moralajn problemojn evidentigitajn de la esploro.
Svedio
Sveda esploro komparanta plurcenton da valdorfaj lernantoj (9-a kaj 12-a jaro) al samnivelaj lernantoj el publikaj svedaj lernejoj raportis, ke la proporcio de valdorfaj lernejanoj, kiuj subtenis kontraŭagon aŭ haltigon de naziismo kaj rasismo estis multe pli granda (93%) ol tiuj de ŝtataj lernejanoj (72%).
Usono
En 1995 pridemandaro rilate al usonaj valdorfaj lernejoj evidentiĝis ke la gepatroj spertis atingon de la plej multaj celoj por studado kaj priskribis la edukadon kiel "integranta estetikan, spiritan kaj interpersonan evoluon de la infano kun rigora intelekta evoluo", konservanta la entuziasmon pri lernado de studentoj, tiel ke ili havas pli bonan sencon pri memfido kaj memdirektiĝo. Kelkaj gepatroj priskribis la instruistojn de la superaj klasoj tro ŝargitaj kaj kun malsufiĉa tempo por rilati al gepatroj, kaj deziris pli malferman kaj reciprokan subtenon inter gepatroj kaj lernejo. Kaj gepatroj kaj lernejanoj foje priskribis la instruistan kolegion kiel insula kaj neresponda. Ĝenerale lernejanoj estis pozitivaj pri la lernejo kaj ties malsamoj, spertis la lernejon kiel "komunumon de amikoj", kaj parolis pri bonŝanco kreskiĝi kaj evoluiĝi tra la granda nombro de agadoj proponitaj, por lerni, kiam ili estis pretaj lerni, por evolui imagpovon kaj por atingi komprenon de la mondo kaj de si mem. Multaj lernantoj parolis pri la ĝentileco de siaj kunlernantoj kaj pri lernado de propra trapensado de aferoj antaŭ ol veni al konkludoj kaj pri pozitiva sinteno rilate al problemoj sendepende de premoj de aliaj por pensi kiel tiuj pensas.
Plibonigoj proponitaj de lernantoj estis pli da sportprogramoj post la lernejanoj horoj, pli da sportlecionoj, pli da preparado al regula testado, leciono pri monda politiko kaj komputilaj lecionoj. Instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj unuanime esprimis la deziron plibonigi la diversecon de la lernanto, specife altigante la reprezentadon de minoritatoj, kiel afrikdevenaj kaj hispandevenaj usonanoj.
Malgraŭ la malmultaj testoj en valdorfaj lernejoj (specife en bazaj lernejojaroj), usonaj valdorfaj lernejanoj ricevis kutime pli altajn en:SAT scores ol la nacia averaĝo, ĉefe pri parolaj mezuroj.
Internaciaj
Internacia esploro montris, ke valdorfaj lernantoj estis pli kreivaj ol lernantoj el ŝtataj lernejoj laŭ la Torrance Test of Creative Thinking Ability.
Esploro de 6.600 infanoj el kvin eŭropaj landoj, 5 ĝis 13-jaraĝaj, montris pli malaltan nivelon de alergio inter valdorfaj lernejanoj, kio kongruas kun la antropozofia vivostilo, t.e. malalta uzo de antibiotikoj, nevakcinado kontraŭ morbilo, en:mumps kaj rubeolo. Dua, sveda esploro evidentiĝis, ke alergieca simptomoj ĉe valdorfaj lernejanoj estis nur duono (13%) de tiuj de najbaraj ne valdorfaj lernejoj (25%).
Rilatoj al esperantistoj
Inter la multaj edukistoj kaj engaĝitaj gepatroj, kiuj vivtenas la asociojn por valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj tutmonde, certe estas pluraj esperantistoj, sed pri tio ne ekzistas centre kolektitaj informoj. Konatas ke ekzemple la porinfana kuracisto kaj psikoterapiisto Thomas Pusch kaj la psikologinoRemi Rudaitytė engaĝigas en asocioj por valdorfaj lernejoj. Thomas Pusch krome dum pluraj jaroj estis estrarano kaj dum 2006 kaj 2007 prezidanto de valdorfa infanĝardena asocio; lia frato, la informadikisto Wieland Pusch, ekde pluraj jaroj sendepende de tio estas estrarano de alia valdorfa infanĝardena asocio. Sendube tamen estas pli da rilatoj inter la valdorfa kaj la esperanta movadoj.
Akcepto kaj kontroverso
Akcepto de tradiciaj edukistoj
D-ro Ernest Boyer rekomendis kiel modelon por aliaj lernejoj la unika valdorfa integrado de artoj en la tradician fakaron.
Profesoro Robert Peterkin konsideras valdorfan pedagogion kiel kuracan pedagogion, kies subkomprenitaj principoj estas adaptitaj al edukado de ĉiu infano.
Thomas Nielsen de la universitato de Canberra konsideras la imagopovan instruadon uzatan en valdorfa pedagogio (dramo, esploro, historiorakontado, rutino, artoj, diskutoj kaj kunsento) efektivaj stimuliloj de spirita-estetika, intelekta kaj fizika evoluo kaj rekomendas ilin al tradiciaj edukistoj.
Kelkaj valdorfaj metodoj estas akceptitaj de instruistoj en kaj publikaj-ŝtataj kaj aliaj privataj lernejoj.
Instruado de legado kaj literaturo
Steiner-Waldorf-pedagogio ne instruas legadon kaj skribadon antaŭ la 7-a vivojaro,
Todd Oppenheimer komparas la valdorfan pedagogion al aliaj, kiuj proponas fruan lernadon de legado:
„ Emfazo de la kreivo ankaŭ gvidas aspekton de valdorfa pedagogiio, kiu eble timigas gepatrojn pli ol iu alia: la malstreĉa metodo per kiu infanoj lernas legi. Kiam lernantoj en tradiciaj lernejoj jam regas tekstojn en la unua jaro, foje jam en infanĝardeno, multaj valdorfaj lernejanoj ne komplete legas antaŭ la tria jaro. Kaj se ili daŭre havas malfacilaĵojn tiam, multaj valdorfaj instruistoj ne maltrankviliĝas pro tio. Aldone al alia valdorfa strangaĵo - akcepti infanojn en la unua lerneja jaro unu jaro pli malfrue ol kutime - tio signifas, ke kelkaj infanoj ne kapablas legi antaŭ la naŭa aŭ deka vivojaro, t.e. multe pli malfrue ol samaĝaj infanoj en tradiciaj lernejoj.
Do, ne surprizigas, ke gepatroj de valdorfaj lernejoj foje panikas. Aliaj eble malfidas valdorfan pedagogion, ĉar ili aŭdis rakontojn pri gepatroj, kiuj forprenis siajn gefilojn el valdorfaj lernejoj, ĉar en la tria klaso la infanoj ankoraŭ ne scipovis legi. "Tio estis kiel malnova ŝerco," patrino de du eksaj Rudolf-Steiner-lernejanoj, rakontis al Oppenheimer. "Iuj diras, 'ho, ĉu viaj gefiloj scipovas legi?' Ne estis koncentrita peno por enmarteli iajn vortojn en la infanojn. Kaj tio estis." Antaŭ la edukado pri sono kaj vortrekono, valdorfaj instruistoj koncentrigas ekzercojn por igi infanojn ami lingvon. La tekniko ŝajne funkcias, eĉ en publikaj lernejoj. Barbara Warren, instruisto ĉe John Morse, publika lernejo ĉe Sakramento, diras ke post du jaroj de enkonduko de valdorfaj metodoj, en la kvara klaso (plejparte minoritataj infanoj), la nombro de lernejanoj, kiuj fine scipovis legi duobliĝis, altiĝanta de 45 al 85%. "Mi ne komencis legigi ilin pli," diras Warren. "Mi komencis rakonti historiojn, kaj preparis eldiri poezion, kiujn ili lernis aŭskultante, ne legante. Ili iĝis nekredeblaj aŭskultantoj." Multaj gepatroj de valdorfaj lernejanoj memoras, ke iliaj infanoj estis post tiuj de amikoj en ne-valdorfaj lernejoj, sed iel tamen en la tria aŭ kvara jaro, rekaptis la aliajn, kaj de tiam legis kun nesupozebla fervoro.”
La infanpsikologo David Elkind, kiu ekzamenis valdorfajn lernejojn atentas pri eksplorado kaj konceptigo en frua infanedukado, kaj evidentigas, ke malfruaj legantoj fine multe pli bone regas legadon kaj aliajn fakojn ol fruaj legantoj.
Laŭ Lucy Calkins, fakulo pri legado ĉe la Teachers College (instruista kolegaro) de la universitato Kolumbio, en plej multaj publikaj lernejoj la lernantoj, kiuj eklegas malfrue, pli malbone fartas. Pri valdorfaj lernejanoj, ŝi opinias, ke ili profitus pli fruan komencon de legado, sed aldonas, ke ŝi "ne necese zorgus en valdorfa lernejo... La fundamento de literaturo estas parolo kaj ludo."
Oppenheimer diras, ke "la sistemo ne estas sekura kontraŭ malsukceso,", ĉar la fido en la valdorfa sistemo pri instruado de legado povas igi la instruiston pretervidi verajn lernmalfacilaĵojn ĉe kelkaj lernantoj, inkluzive disleksio.
Rudolf Steiner (fondinto de la valdorfa pedagogio) sugestis, ke la spiritoj de infanoj profitu el la fajro de bona inflamo.
Raporto pri plialtigo kontraŭ infanaĝa imunigo priskribas gepatroj de valdorfaj lernejanoj en Kolorado, kiu opinias, ke vakcinadon havas malsanigan efikon.
Iuj plendis, ke nevakcinitaj studentoj, iuj el kiuj estis valdorfaj lernejanoj, endanĝerigis publikan sanon disvastiginte malsanojn, eĉ inter vakcinitan popolon.
Responde la Eŭropa konsilio de valdorfaj lernejoj, reprezentante 630 el la 900 valdorfaj lernejoj tra la mondo, anoncis neekvivoke, ke opono al imunigo, aŭ rezisto al naciaj strategioj por infana imunigo, ne estas celo de valdorfa pedagogio. Ĝi ankaŭ diris, ke la fakto, ĉu oni injektu al la infano ion kontraŭ malsano devas esti elekto de la gepatroj, kaj la respondeco de la lernejo, se ĝi havas tian, estas disponigi al la gepatroj kiel eble plej vastan kaj ekvilibran informmaterialon, kaj de la koncernaj naciaj oficoj, kaj de sanprofesiaj fakuloj.
Bibliografio
Verkoj de Rudolf Steiner
Education: An Introductory Reader (Christopher Clouder, ed.), Sophia Books (March 2004), ISBN 1-85584-118-5. Collection of relevant works by Steiner on education.
The Education of the Child, and early Lectures on Education (Foundations of Waldorf Education, 25), ISBN 0-88010-414-7. Inkluzivas la unuajn priskribojn pri infanevoluo de Steiner, unue publikigitaj kiel libreto.
The Foundations of Human Experience, ISBN 0-88010-392-2; also known as The Study of Man, tiuj fundamentoj prelegoj pri edukado estis faritaj al instruistoj antaŭ la malfermo de la unua valdorfa lernejo en Stutgarto en 1919.
↑ 4,04,1Iona H. Ginsburg, "Jean Piaget and Rudolf Steiner: Stages of Child Development and Implications for Pedagogy", Teachers College Record Volume 84 Number 2, 1982, p. 327-337.
↑ 6,06,16,2P. Bruce Uhrmacher, Making Contact: An Exploration of Focused Attention Between Teacher and Students", Curriculum Inquiry, Vol 23, No 4, Winter 1993, pp433-444.
↑Thomas William Nielsen, "Rudolf Steiner's Pedagogy of Imagination: A Phenomenological Case Study", Peter Lang Publisher 2004
↑Ginsburg and Opper, Piaget's Theory of Intellectual Development, ISBN 0-13-675140-7, pp. 39-40
↑ 10,010,1Rist and Schneider, Integrating Vocational and Generla Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp. 144-6
↑ 11,011,111,211,3Ida Oberman, "Waldorf History: A Case Study of Institutional Memory", Paper presented to Annual Meeting of the American Education Research Association, IL Mar 24-28, 1997, published US Department of Education - Educational Resources Information Center (ERIC)
↑Earl J. Ogletree, Creativity and Waldorf Education: A Study 1991, ERIC #ED364440, op. cit., p14
↑Criteria for school readiness often include the onset of primary tooth loss, which has been found to correlate strongly with somatic and psychological criteria of school readiness. Cf. Ernst-Michael Kranich, "Anthropologie", in F. Bohnsack and E-M Kranich (eds.), Erziehungswissenschaft und Waldorfpädagogik, Reihe Pädagogik Beltz, Weinheim 1990, p. 126, citing F. Ilg and L. Ames (Gesell Institute), School Readiness, p. 236ff and "...the loss of the first deciduous tooth can serve as a definite indicator of a male child's readiness for reading and schoolwork", Diss. Cornell U. Silvestro, John R. 1977. “Second Dentition and School Readiness.” New York State Dental Journal 43 (March): 155—8
↑ 15,015,1Freda Easton, "Educating the Whole Child, 'Head, Heart and Hands': Learning from the Waldorf Experience", Theory into Practice by Lawrence Erlbaum Associates, Inc., pp 87-94.
↑ 16,016,116,216,3Ullrich, Heiner, "Rudolf Steiner"Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine "Prospects: the quarterly review of comparative education, UNESCO: International Bureau of education, vol XXIV, no. 3/4, 1994, pp. 555-572
↑ 18,018,1Earl J. Ogletree, "Rudolf Steiner: Unknown Educator", The Elementary School Journal, Vol. 74, No. 6. (Mar 1974) pp. 344-351.
↑ 19,019,119,2Gay Ward, "Education for the Human Journey", paper presented at Australian Association for Research in Education International Conference 2-6 Dec. 2001, cited in DFES report
↑P. Bruce Uhrmacher, "Uncommon Schooling: A Historical Look at Rudolf Steiner, Anthroposophy, and Waldorf Education", Curriculum Inquiry, Vol. 25, No. 4 (Winter, 1995), pp. 381-406
↑ 21,021,121,2Ray McDermott, Mary E. Henry, Cynthia Dillard, Paul Byers, Freda Easton, Ida Oberman, Bruce Uhrmacher, "Waldorf education in an inner-city public school", Urban Review, June 1996
↑ 22,022,1Rist and Schneider, Integrating Vocational and General Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp. 146-8
↑Rist and Schneider, Integrating Vocational and General Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp.8-10
↑Tom Stehlik ("Parenting as a Vocation", International Journal of Lifelong Education 22 (4) pp. 367-79, 2003, cited in DFES report
↑Heiner Ullrich: Reformpädagogische Schulkultur mit weltanschaulicher Prägung - Pädagogische Prinzipien und Formen der Waldorfschule en la libro de Inge Hansen-Schaberg kaj Bruno Schonig: Basiswissen Pädagogik. Reformpädagogische Schulkonzepte Band 6: Waldorf-Pädagogik , eldonejo Schneider Hohengehren, Baltmannsweiler 2002. ISBN 3-89676-503-5, S.174.
↑Gidley, J. (1998). "Prospective Youth Visions through Imaginative Education." Futures 30(5), pp395-408, cited in Gidley, Batemen, and Smith, Futures in Education, Australian Foresight Institute Monograph Series, 2004 Nr. 5
↑Freda Easton, The Waldorf impulse in education:Schools as communities that educate the whole child by integrating artistic and academic work, Ph.D. thesis, Columbia University Teachers College, 1995
↑"Allergic disease and sensitization in Steiner school children", Journal of Allergy & Clinical Immunology, January 11, 2006
↑Klotter, Jule, "Anthroposophic lifestyle and allergies in children", Townsend Letter for Doctors and Patients 274 (May 2006): 24(2)
↑Ernest Boyer, citita en Eric Oddleifson, Boston Public Schools As Arts-Integrated Learning Organizations: Developing a High Standard of Culture for All, Address of May 18, 1995: "One of the strengths of the Waldorf curriculum is its emphasis on the arts and the rich use of the spoken word through poetry and storytelling. The way the lessons integrate traditional subject matter is, to my knowledge, unparalleled. Those in the public school reform movement have some important things to learn from what Waldorf educators have been doing for many years. It is an enormously impressive effort toward quality education."
↑Thomas Armstrong, cited in Boston Public Schools As Arts-Integrated Learning Organizations: Developing a High Standard of Culture for All, :"Waldorf education embodies in a truly organic sense all of Howard Gardner's seven intelligences. Rudolph Steiner's vision is a whole one, not simply an amalgam of the seven intelligences. Many schools are currently attempting to construct curricula based on Gardner's model simply through an additive process (what can we add to what we have already got?). Steiner's approach, however, was to begin with a deep inner vision of the child and the child's needs and build a curriculum around that vision."
↑Robert S. Peterkin, Director of Urban Superintendents Program, Harvard Graduate School of Education and former Superintendent of Milwaukee Public Schools, in ibid.:"Waldorf is healing education . . . It is with a sense of adventure that the staff of Milwaukee Public Schools embraces the Waldorf concept in an urban multicultural setting. It is clear that Waldorf principles are in concert with our goals for educating all children."
↑Stephanie Luster Bravmann, Nancy Stewart Green, Pamela Bolotin Joseph, Edward R. Mikel, Mark A. Windschitl, Cultures of Curriculum, Lawrence Erlbaum Associates, 2000. p81, " developed the Waldorf School system of education, is another whose ideas are reproduced, often less in whole than in part...in an expanding number of American public and private schools today."
↑Janet Howard (1992). Literacy learning in a Waldorf school: A belief in the sense of structure and story. Ed.D. dissertation, State University of New York at Albany.
↑ 62,062,1David Elkind, "Much Too Early", Education Next, a Journal of Opinion and Research, Hoover Institute, Standford University, Summer 2001 Arkivigite je 2008-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
↑ 63,063,1Arthur Allen, Bucking the Herd, The Atlantic Monthly, September 2002
↑Katherine Seligman, Vaccination backlash, The San Francisco Chronicle May 25, 2003
↑"Thomas R. DeGregori, The Deadly Perils of Rejected Knowledge, American Council on Science and Health, Sept 13, 2002 Arkivigite je 2008-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
↑Consensus statement, agreed by members of the ECSWE, meeting in Copenhagen, 21 January 2001. Arkivigite je 2008-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
"Steiner-lernejoj povus helpi al ĉiuj" (angle de Branwen Jeffreys. BBC News Report on British government-funded study on Waldorf education in the UK, July 5, 2005)