Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valença (stacidomo). |
Valença | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • limurbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4930 | ||
En TTT | Oficiala retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 127 (2011) | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 8° 38′ U (mapo)42.02821-8.63388Koordinatoj: 42° 2′ N, 8° 38′ U (mapo) | ||
Areo | 117 km² (11 700 ha) | ||
Horzono | UTC±00:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valença, Portugal | |||
Valença, ofte konata kiel Valença do Minho (Valencio de Minjo), estas urbo de Portugalio en la Distrikto Viana do Castelo, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 8000 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno kaj 14 127 loĝantoj (2011) ene de sia municipa teritorio.
Ĝi estas sidejo de la samnoma municipo kun 117,43 km² de areo kaj estas subdividita en 16 "freguesías" (paroĥoj aŭ submunicipoj). Limas oriente kun la municipo Monção, sude kun Paredes de Coura, okcidente kun Vila Nova de Cerveira kaj nordokcidente kaj norde kun Hispanio (municipo Tui en Galegio). De la 10a de februaro 2012, kune kun la hispana urbo Tui, ĝi formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Minjo.
La submunicipoj de Valença estas la jenaj: