Villegagnon

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Villegagnon
insulo
Geografia situo 22° 55′ S, 43° 10′ U (mapo)-22.913888888889-43.159722222222Koordinatoj: 22° 55′ S, 43° 10′ U (mapo)
Villegagnon (Brazilo)
Villegagnon (Brazilo)
DEC
Villegagnon
Villegagnon

Map

vdr

La insulo Villegagnon (en portugala: Ilha de Villegagnon, nomita "ilha de Serigipe" de indiĝenoj kaj "Ilha das Palmeiras" de la portugalaj kolonoj) estas insulo proksime al la buŝo de la granda Guanabara Golfo, ĉe la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

La 1an de novembro 1555 la franca vicadmiralo Nicolas Durand de Villegaignon, celante helpi hugonotojn trovi rifuĝejon kontraŭ la persekutado, estris ŝipareton dunavan kaj 600 soldatoj kun kolonaj hugenotoj kaj ekposedis insuleton Sergipe nun Villegagnon, en la Guanabara Golfo, antaŭ la marbordoj de la aktuala urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li konstruis fortikaĵon nomita «Fort Coligny» honore al Gaspard de Coligny, hugenota admiralo kiu apogis la ekspedicion por protekti siajn samreligiulojn. Tio okazis kadre de klopodoj por establi francan kolonion en Sudameriko nome Franca Antarkto.

En 1560 Mem de Sá, nova guberniestro de Brazilo ricevis ordonon forpeli la francojn. Per 26 militŝipoj kaj 2 000 soldatoj, la 15an de marto 1560 li atakis dum tri tagoj kaj detruis «Fort Coligny», sed la francoj fuĝis al kontinento kaj restis tie helpitaj de la indiĝenoj. Instigita de du jezuitoj nome José de Anchieta kaj Manuel da Nóbrega, Mem de Sá ordonis sian nevon Estácio de Sá denove ataki. Tiu fondis la urbon Rio-de-Ĵanejro la 1a de marto 1565 kaj luktis kontraŭ la francoj dum du pluaj jaroj. Finfine la 20an de januaro 1567 venkis super la francoj kaj elpelis ilin for de Brazilo, dum la insulo restis por Brazilo.

Ekde 1938, la insulo estis hejmo de la Ŝiparmea Lernejo de Brazilo (Escola Naval do Brasil), pri kiu respondecas la Brazila Mararmeo.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la hispana Vikipedio.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Villegagnon en Vikimedia Komunejo