FSB Academy • Faculty of Law, Saint Petersburg State University • Academy of Foreign Intelligence • School 193 • School 281 • Sankt-Peterburga Mina Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • St. Petersburg Institute of the FSB of Russia vd
A Plea for Caution From Russia ❦ Russia at the Turn of the Millennium ❦ Russia Muscles Up — the Challenges We Must Rise to Face ❦ Russia: The Ethnicity Issue ❦ Economic Tasks ❦ Democracy and the Quality of Government ❦ Building Justice: A Social Policy for Russia ❦ Being Strong: National Security Guarantees for Russia ❦ Time to Trust Russia: A Common Front Against Terror ❦ We Share German Priorities vd
Postenoj
Postenoj
Prezidanto de Rusio • Prezidanto de Rusio • Direktoro de la Federacia Sekureca Servo • Ĉefministro de Rusio • Vicĉefministro de Rusio • Secretary of the Security Council of Russia • partiestro • Supreme Commander-in-Chief of the Armed Forces of the Russian Federation • Supreme Commander-in-Chief of the Armed Forces of the Russian Federation • Chairman of the Council of CIS Heads of State • Chairman of the Council of CIS Heads of State • prezidanto • prezidanto • Acting President of Russia • Ĉefministro de Rusio • Chairman of the Council of CIS Heads of State • Q38715670 • Q38715852 • partiestro • dumviva prezidantovd
Honorigoj
Honorigoj
The World's Most Powerful People • The World's Most Powerful People • The World's Most Powerful People • The World's Most Powerful People • Granda Kruco de la Honora Legio • 'Verschlossene Auster' award • Medal of Merit of the National People's Army • honora ordeno • Konfucea Pacpremio • Ordeno de la Honora Insigno • Order "For Merit to the Republic of Dagestan" • Persono de la jaro • Master of Sport of the USSR • Ordeno Ho-Ĉi-Min • King Abdulaziz Medal • Order of Ismoili Somoni • Ordeno de Zajid • Order of Outstanding Merit • Order of the Precious Wand • Ordeno de la Liberiganto • Registered firearms • Ordeno de la Respubliko Serbio • Order of the Friendship of Peoples • Granda Kruco de la Ordeno Sankta Karolo • Ordeno de José Martí • Medal "Participant of the March-Shot Bosnia-Kosovo 12 June 1999" • Памятная медаль А. М. Горчакова • Ordo de Sankta Princo Vladimiro • Order of Glory and Honor • Order of St. Sava • honorary professor • honora membro • Honoured Coach of Russia • Order of St. Sergius of Radonezh 1st class • Medalo "Por Senmanka Servo" • Ordeno de la Ora Aglo • Gold Olympic Order • Nacia Ordeno de Merito • Order of Manas, 1st class • honorary citizen of Saint Petersburg • Honored Coach • honoriga armilo • Ordeno de Amikeco • honorary doctor of the University of Athens • Order of Honour and Glory • Uatsamonga Order • Ordeno de Agostinho Neto • honorary doctor of the Tsinghua University • Ordeno de Nazarbajev • honorary doctor of Saint Petersburg State University • honorary doctor of the Jawaharlal Nehru University • honorary doctor of the Yerevan State University • honorary doctor of the Turkmen State University • honorary doctor of the Baku Slavic University • honorary doctor of the University of Belgrade • honorary doctor of the S. M. Kirov Military Medical Academy • Medalo "Por Senmanka Servo", 3a klaso • Medalo "Por Senmanka Servo", 2-a klaso • Honorary citizen of Astrakhan • Order of the "Commonwealth" • honorary citizen of Sevastopol • Order of St. Sergius of Radonezh • Ordeno de Sankta Karlo de Monako • Ordeno de Abdulaziz Al Saud • Ig-Nobel-premio • Honorary citizen of Kazan • Order of Sheikh-ul-Islam • TIME 100 • TIME 100 • Order of Akhmad Kadyrov vd
Membrecoj
Membrecoj
All-Russia People's Front • Ozero • Russian Academy of Arts vd
En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, t.e. la rusa siglo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio.
Ekde la jaro 1990 li laboris kiel helpanto de la universitatestro en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, zorgis pri internaciaj rilatoj de la universitato.
Ekde junio 1991 li iĝis ĉefo de la Komitato pri eksteraj rilatoj en urbestraro de Peterburgo. Al tiu posteno en 1994 aldoniĝis la posteno de la unua vic-ĉefo de la peterburga urbestraro.
Ekde aŭgusto 1996 Putin laboris en administracio de rusia prezidento (tiam prezidento estis Boris Jelcin).
Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio.
En junio 1998 li reiris al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝis ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.
Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio.
La 31-a de decembro 1999 iĝis la unua tago, kiam Putin ekplenumis prezidentajn devojn. La 26-an de marto 2000 li estis per rekta voĉdono de civitanoj elektita por la posteno de la landa prezidento. La 14-an de marto 2004 li estis reelektita por la dua kvarjara periodo.
Vladimir Putin estas doktoro de sciencoj (en ekonomiko kaj juro). Li bone parolas la germanan kaj la anglan lingvojn.
Putin estis edziĝinta dum 30 jaroj (1983 - 2013). Lia edzino, Ludmila Putina, estas filologo. La familio havas du filinojn: Marija (naskita en 1985) kaj Jekaterina (1986).
Demandoj
Ĉiujare en la dua duonjaro Putin respondas al demandoj de rusianoj (kaj ne nur) en speciala programero de tutlanda ŝtata televido kaj radio.
La 27-an de septembro2005 Vladimir Putin respondadis al demandoj dum speciala programero de ŝtata televido. Tiu interparolo iĝis la plej longa el ĉiuj ĉiujaraj: ĝi daŭris 2 horojn kaj 55 minutojn, dum kiuj s-ro Putin respondis al ĉirkaŭ 60 demandoj de rusiaj civitanoj kaj eksterlandanoj. Interalie, li klare diris, ke ne intencas elektiĝi por la tria periodo kaj ne planas iniciati pri ŝanĝoj en rusia Konstitucio. Inter aliaj problemoj, tuŝitaj dum la interparolo: akirebleco de loĝejoj, salajroj de instruistoj kaj aliaj "buĝetaj laborantoj", impostoj kaj aŭtomobila asekuro, rilatoj kun najbaraj ŝtatoj (i. a. plifaciligo de transiro de la limo kun Ukrainio kaj ruslingva instruado en Latvio), stato de armeo, junularaj naziismaj grupoj, reaktivigo de agrikulturo kaj tiel plu. Ĉiuj demandoj kaj respondoj estas publikigitaj en teksta formo, ankaŭ en Interreto ĉe speciala paĝaroArkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.
31a de decembro1999: Boris Jelcin rezignis pri prezidanteco kaj Vladimir Putin estis nomumita provizora prezidento. Lia unua dekreto garantiis senpunecon por Jelcin kaj ties familio.
Majo 2000: Putin reorganizis la federan administron kaj centriigas ĝin.
Aŭgusto 2000: la atomsubmarŝipo Kursk vrakis ĉe la Barenca Maro kaj ties 118 ŝipanoj mortis.
la 23-a de oktobro2002: grupo de 50 ĉeĉenoj prenis centojn de ostaĝoj en teatro Dubrovka en Moskvo, el kiuj ĉirkaŭ 150 mortis dum la liberiga operaco. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj kaj plialtiĝis la popularecon de Putin.
Oktobro 2003: Miĥail Ĥodorkovskij, riĉulego kaj posedanto de la naftentrepreno Jukos, estis enprizonita kaj kondamnita. Ĝi ricevos novajn kondamnojn ĝis 2017.
Marto 2004: Putin estis reelektita prezidento per 71 % de voĉdonadoj.
Septembro 2004: Dum ostaĝado ĉe lernejo en Beslano (Nord-Osetio) fare de teroristoj, Putin ordonis liberigan operacon. Entute pereis 334 homoj (el kiuj 186 infanoj).
2006: Kontraŭantaj manifestacioj; partoprenis ekzemple la eksĉampiono pri ŝako: Garri Kasparov.
la 7-a de oktobro2006: Estis murdita Anna Politkovskaja, kiu estis studante la agadon de la rusaj trupoj en Ĉeĉenio.
la 23-a de novembro 2006: Iama alta oficiro de KGB nome Aleksander Litvinenko mortis venenita el polonio en malsanulejo de Londono. Oni akuzis la ĉirkaŭon de Putin pri tio.
Decembro de 2007: La partio de Putin venkis en ĝenerala balotado per 64 % de voĉdonoj. Estis akuzoj pri balot-fraŭdo.
Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Putin, kiu iĝis ĉefministro.
Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj.
Marto de 2012: Putin estis reelektita prezidento de Rusio la trian fojon, nun per 60 % de voĉdonadoj. Sekvantoj celebras la venkon kaj kontraŭantoj manifestacias proteste pro balot-fraŭdo. Okazis centoj da arestoj.
la 24-an de februaro2022 : Putin komencis invadan militon en Ukrainio samtempe kun publika alparolo kun ĉefa aserto "ne temas pri milito, sed pri speciala milita operacio por sennaziigi Ukrainion kaj ĉesigi genocidon".
Verko
Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj, (ruse Об историческом единстве русских и украинцев; ukraine Про історичну єдність росіян та українців; angle On the Historical Unity of Russians and Ukrainians) estas eseo de Vladimir Putin, publikigita la 12-an de julio 2021 en la retejo de la rusia registaro.
Iuj historiistoj kaj okcidentaj registaroj vaste kritikis ĝin kaj klasifikis ĝin kiel imperiisma kaj reviziisma.
Bibliografio
Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, 2014, originale eldonita en Esperanto kaj tradukita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').