Vulpo estas membro de unu el ĉirkaŭ 22 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej ofte komprenata sub la vorto vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento (mankas nur en Oceanio).
Arkta vulpo nomiĝas ankaŭ izatiso, stepa vulpo korsako, dezerta vulpo feneko ktp. Oni nomas la vulpoblekon jelpo.
Priskribo
Tiu besto havas pintajn orelojn (en kelkaj specioj tre grandaj) kaj longan voston. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo).
Sistematiko
Sub la kutima nomo "vulpo" oni celas plurajn sciencajn genrojn. Tabele ni montras tiujn genrojn kaj la rilatajn speciojn.
Vulpo estas tre inteligenta kaj rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto; reciproke ruzaj homoj estas komparataj je vulpoj (esti ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).
La japana mitologio parolas pri ruzaj spiritoj nomataj kicuneoj (japaneKitsune). Tiuj spiritoj similas al multvostaj vulpoj.
Ĝia hispana nomo zorro inspiris la historion pri venĝanto de malriĉuloj kun la nomo "Zorro".
Renard, Histoire burlesque chantée et jouée (La vulpo: burleska rakonto kantata kaj ludata) estas unuakta ĉambra oper-baleto de Igor Stravinski, verkita en 1916. La ruslingva teksto de la komponisto estis bazita sur rusaj folkloraj rakontoj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev. Temas pri moraliga historio, nome farma rakonto pri Vulpo kiu trompas Kokon, Katon kaj Virŝafon, sed finfine ili kaptas kaj punas lin. La Koko estas dufoje trompita kaj kaptita de la Vulpo, kaj ĉiam estas savita de la Kato kaj la Virŝafo. Post la dua savo de la Koko, la Kato kaj la Virŝafo strangolas la Vulpon, kaj la tri amikoj dancas kaj kantas.