Kiam Neubert estis helplaboristo kaj forĝisto inter 1934 kaj 1938 li plukleriĝis vesperlerneje kaj finekzameniĝis post telestudado kiel teknika desegnisto kaj konstruisto. En la 1.12.1938 li iĝis membro de NSDAP. Post deĵoro en Plauen li devis soldati dum la Dua mondmilito.
Tuj postmilite li laboris ĝis 1950 kiel ŝtalulo kaj tenilkonstruisto en ferfabrikoj de Thale kaj anis en la estraro de BPO, la komunisma fabrika organizaĵo. Li mem fariĝis komunisto en 1948. Inter 1950 kaj 1952 studis li en la artakademio apud Burgo Giebichenstein (Halle) ĉe Charles Crodel, Ulrich Knispel kaj Kurt Bunge. De 1953 li estis liberprofesiulo.
De 1960 ĝis 1962 kaj en 1970/71 Neubert docentis en Halle pri industria form-aranĝo. En 1970 li estris la instituton pri arkitektura emajlumo en Thale, kiu filiis al la altlernejo de Halle. Samloke fariĝis li en 1971 profesoro.
Sukcesis al Neubert, kun iamaj kolegoj el Thale, pluevoluigi la teknikojn de industri-emajlaĵoj, do la artista ŝmiro de farba emajlo sur ŝtalplatojn. En 1964 li ordonis la konstruon de specialaj fornoj. La bakitaj platoj poste kunmetiĝis je grandaj artaĵoj.
En GDR kaj ekstere oni organizis ekspoziciojn por li sole respektive kun lia partopreno, i.a. inter 1958 kaj 1983, de Vierte Deutsche Kunstausstellung ĝis la naŭa eldono de Kunstausstellung der DDR (en Dresdeno). Studintereso vojaĝigis lin i.a. al Albanujo (1958), Barato (1963), Finnlando (1972), Ĉeĥoslovakio kaj Sovetio (1959, 1960, 1961, 1966). Elmontradoj nur por Neubert estis ekz. en Nov-Delhio (1963) kaj en Finnujo (1972). En oktobro 2006 la anoj de Thale aljuĝis al li honoran civitanecon.
Verkoj
vanda friso Die Presse als Organisator, 1973
vandbildo Internationale Solidarität apud la stacidomo de Thale
emajbildo 300 Jahre EHW Thale, 1986
Pentraĵoj
1956: Harzwinter
1958: Eisenhüttenwerk Thale (oleo)
1960: Arbeitspause (oleo; je Anger-muzeo, Erfurto)
1960: Diskussion in der Brigade (oleo)
1961: Stahlwerker I (oleo)
1962: Parteidiskussion II (oleo)
1964: Schachspieler (oleo; en Dresdeno, "Galerie Neue Meister"
1968: Stahlwerker II (por "Gebäude das Staatsrates der DDR", nuntempe je "Staatliche Kunstsammlungen Dresden"
S. H. Begenau: Zu Willi Neuberts Bild „Parteidiskussion“. Ĉe: Bildende Kunst Nr. 7/1963, S. 343–348.
Wolfgang Hütt: Ein wegweisender Beitrag zur modernen Wandmalerei. Willi Neuberts Wandbild für das Verlagsgebäude der „Freiheit“ in Halle. In: Bildende Kunst, Berlin, 10/1964, S. 518–520
Ullrich Kuhirt: Willi Neubert – Farbige Gemäldewiedergaben. E. A. Seemann Verlag, Leipzig 1969
Ullrich Kuhirt: Willi Neubert (= Reihe Maler und Werk). Verlag der Kunst, Dresden 1973
Willi Neubert. Malerei und Email. Fachbuchdruck Naumburg 1981.
Neubert, Willi. Ĉe: Dietmar Eisold (eld.): Lexikon Künstler in der DDR. Verlag Neues Leben, Berlin 2010, ISBN 978-3-355-01761-9, p. 661/662.