Yves Leterme | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Yves Camille Désiré Leterme | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1960 (63-jaraĝa) en Wervik | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Katolika universitato de Loveno • Genta Universitato vd | ||||
Partio | Christen-Democratisch en Vlaams vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Belgio | |||||
Dum | marto – decembro 2008 | ||||
Antaŭulo | Guy Verhofstadt | ||||
Sekvanto | Herman Van Rompuy | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | decembro 2009 – decembro 2011 | ||||
Antaŭulo | Herman Van Rompuy | ||||
Sekvanto | Elio Di Rupo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yves Camille Désiré LETERME (naskiĝis la 6-an de oktobro 1960 en Wervik) estis ekde la jaro 2004 ministro-prezidanto de Flandrio kaj gvidanto de la Flandra Registaro. Li estis ĉefministro de Belgio por la unua fojo de la 20-a de marto 2008 ĝis la 30-a de decembro 2008, kaj denove ekde decembro 2009 ĝis decembro 2011. Inter liaj du oficperiodoj la postenon havis Herman Van Rompuy.
Li estas perfekte dulingva nederlanda-franca, ĉar li loĝas en Flandrio kaj parolas la francan kun siaj gepatroj. Yves Leterme edziĝis kun Sofie Haesen. Ili havas tri infanojn: Matthias, Thomas kaj Julie.
Yves Leterme grandiĝis en Zillebeke aliĝinta municipo de Ipro. Li studis politikajn sciencojn en la Genta Universitato. Li diplomitiĝis en 1981. En 1983 li estiĝis prezidanto de la junularo de la politika partio CVP. Li laboris por la belga Revizora Kortumo kaj por la Eŭropa Parlamento.
Poste li furore karierumis politike:
La 17-an de aŭgusto 2006 en franclingva ĵurnalo Libération aperis intervjuo kun Yves Leterme, en kiu li diras ke la franclingvanoj kiuj loĝas en la municipoj ĉirkaŭ Bruselo ŝajne intelekte ne kapablas lerni la nederlandan lingvon. (litere: "Apparemment, les francophones ne sont pas en état intellectuel d'apprendre le néerlandais.") Li ankaŭ alludis al la portempa karaktero de la plifaciligaj reguloj por franclingvanoj en la flandraj municipoj ĉirkaŭ Bruselo.
|