Zsa Zsa Gabor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Zsa Zsa Gábor | |||||
Naskonomo | Gábor Sári | ||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1917 en Budapeŝto | ||||
Morto | 18-an de decembro 2016 (99-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | hungara • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Usono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Vilmos Gábor vd | ||||
Patrino | Jolie Gabor vd | ||||
Gefratoj | Magda Gábor • Éva Gábor vd | ||||
Edz(in)o | Burhan Belge • Conrad Hilton • George Sanders • Herbert Hutner • Joshua S. Cosden, Jr. • Jack Ryan • Michael O'Hara • Frédéric Lichtenberg • Felipe de Alba vd | ||||
Infanoj | Francesca Hilton • Marcus Eberhardt • Prinz von Anhalt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • mondumano • teatra aktoro • televida aktoro • partoprenanto de belec-konkurso • aktoro vd | ||||
Laborkampo | filmo • teatro • televido vd | ||||
Aktiva dum | 1932–1997 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zsa Zsa GABOR (naskiĝis Sári Gábor, la 6-an de februaro 1917 en Budapeŝto, mortis la 18-an de decembro 2016) estis hungardevena usona aktorino.
Zsa Zsa Gabor naskiĝis kiel GÁBOR Sári en Hungario el juda familio. Ŝiaj gepatroj estis GÁBOR Vilmos (hungara oficiro) kaj Jolie GÁBOR (naskiĝis kiel Jansci Tilleman, 1894-1997). Zsa Zsa kaj ŝiaj fratinoj Magda Gábor kaj Éva Gábor estis famaj koktelvirinoj pro sia beleco kaj ekstravaganta vivstilo.
Ŝi estis gajninto de la beleco-konkurso de Hungario por 1936, sed tiam ŝi estis neplenaĝa, do ŝi ne povis konkuri en la beleco-konkureso de fraŭlino Eŭropo. Poste ŝi fariĝis holivuda aktorino, famulo kaj edzino de Conrad Hilton. Ekde ŝia geedziĝo kun princo Frederick Fritz, la princo de Anhalt portis la titolon "Princino de Anhalt" (Sári Prinzessin von Anhalt).
Ŝia persona vivo estis fokuso de klaĉaĵoj dum jaroj, pro la fakto ke ŝi estis edziĝinta naŭ fojojn. Kvankam ŝi estis edziĝinta naŭ fojojn, ŝi havis nur unu filinon: aktorino Francesca Hilton de sia geedziĝo al Conrad Hilton. Ŝi ankaŭ adoptis kun sia lasta edzo orfan infanon - Marcus Van Anholt.
Zsa Zsa rolis en preskaŭ ĉ. 40 filmoj, ekz.: Moulin Rouge (1952), Lili (1953), Queen of Outer Space (1958) kaj Touch of Evil (1958). Ŝi ankaŭ aperis en ĉ. 80-foje en TV-ludoj, ĉefe en televidaj serioj. Zsa Zsa estas ekde 2004 ano de "B-Movie Hall Of Fame".
La 27-an de novembro 2002 Zsa Zsa Gabor suferis trafikan akcidenton, ekde tiam ŝi sidas en rulseĝo. La 6-an de julio 2005 ŝi suferis apopleksion.
Ŝia geedzeco kun Felipe de Alba (13-14-an de aprilo 1983) estis anulita.