Ŝavarmo (arabeشاورما; ŝaŬARma) estas manĝaĵo en Mezorienta kuirarto, farita el maldikaj tranĉaĵoj de rostita viando. La viando estas stakita en konuseca formo kaj rostata sur malrapide turnata vertikala stango. Origine el ŝafaĵo aŭ ŝafidaĵo, numtempe ŝavarmo povas esti ankaŭ el kokaĵo, meleagraĵo, bovaĵo, aŭ bovidaĵo. Oni tranĉas maldikajn pecojn de la rostata surfaco, dum la viandokonuso daŭre turniĝas. Ŝavarmo estas unu el la plej popularaj stratmanĝaĵoj en la mondo, ĉefe en Egiptio, en la landoj ĉe la orienta bordo de Mediteraneo kaj en la Araba Duoninsulo.
Etimologio
Ŝavarmo estas esperantigaĵo de ŝaŭarma, kiu estas arabigaĵo de la turkaçevirme (ĉevirME) 'turniĝado', kiu referencas al la turniĝanta stangorostilo.
Historio
Kvamkam la rostado de viando en vertikalaj stangoj havas antikvan historion, la metodo de la kradrostado de vertikala stako el viandtranĉaĵoj kaj detranĉata dum ĝi estas kuirata unue aperis en la 19-a jarcento en la Otomana Imperio, en kio nun estas Turkio, en la formo de turnkebabo. Ambaŭ la greka giroso kaj ŝavarmo devenas de ĉi tiu. Ŝavarmo, dum la frua 20-a jarcento poste iĝis la numtempa meksika manĝaĵo pastraj takoj kiam ĝi estis alportita tien fare de libanaj enmigrintoj.
Pretigado
Ŝavarmon oni faras el maldikaj tranĉaĵoj de spicita marinita ŝafaĵo, ŝafidaĵo, bovaĵo, bovidaĵo, kokaĵo, aŭ meleagraĵo. La tranĉaĵoj tiam estas stakataj sur rostostango ĉirkaŭ 60 centimetrojn alta. Ŝafa graso povas esti aldonita por provizi pli da graso por sukeco kaj gusto. Motora stangorostilo malrapide turnas la viandostakon antaŭ varmigilo, rostante la eksteran tavolon. Tranĉetojn oni tranĉas el la turniĝanta stako por servado, kutime per longa, akra tranĉilo.
En Israelo, ŝavarmo plej ofte estas el malhela meleagraĵo kaj kutime serviĝas kun sezama saŭco, ĉar la servado de jogurta saŭco kun viando estus kontraŭkoŝera pro la kuna manĝado de lakto kun viando.
↑Eberhard Seidel-Pielen. Döner-Fieber sogar in Hoyerswerda (germane) (1996 Majo 10). “Nek en la skribaj receptoj de la mezepoka araba kuirarto nek en la turkaj kuirlibroj de la unua duono de la 19-a jarcento estas iaj indikoj. Laŭ esploroj faritaj de la turka ĉefkuiristo Renan Jaman, kiu loĝas en Berlino, la turnkebabo estas mirinde juna kreaĵo de otomana kuirarto. (Citaĵo tradukita el la angla el la germana)”.
↑ (2000) KIPLE, Kenneth F., ORNELAS, Kriemhild Coneè: The Cambridge World History of Food2. Cambridge University Press, p. 1147. ISBN 9780521402156. “Bursa estas la urbeto, kiu naskis la mondfaman 'turnkebabon,' rostitan viandon sur vertikala turniĝanta stangorostilo. (Citaĵo tradukita el la angla)”.