Barbra Streisand | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Barbra Streisand | |||||
Naskonomo | Barbara Joan Streisand | ||||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1942 (82-jaraĝa) en Broklino | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Woodland Hills vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Erasmus Hall High School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • The Center for Early Education • HB Studio vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Emanuel Streisand vd | ||||
Gefratoj | Roslyn Kind vd | ||||
Edz(in)o | James Brolin • Elliott Gould vd | ||||
Amkunulo | Jon Peters • Richard Baskin • Barry Dennen vd | ||||
Infanoj | Jason Gould vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • kantisto • filmreĝisoro • kantaŭtoro • filmproduktoro • verkisto • ĵazmuzikisto • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro • diskografa artisto • reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | komponado • muziko • filmo • ĵazo vd | ||||
Aktiva dum | 1960– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Yentl ❦ Funny Girl ❦ A Star Is Born ❦ Evergreen (Love Theme from A Star Is Born) vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbra STREISAND , naske Barbara Joan STREISAND (naskiĝis la 24-an de aprilo, 1942) estas usona kantistino, aktorino, produktorino kaj reĝisorino.
Ŝi naskiĝis en Brooklyn, Novjorko. Kiel junulino ŝi komencis kantistan karieron, sed ŝiaj provoj prezenti sin en kant-konkursoj ne estis tre sukcesaj.
Ekde 1962 Barbra Streisand aperis sur la scenejo de la Broadway-teatro: unue en la muzikalo I Can Get It For You Wholesale, poste en Funny Girl, en kies filmigo ŝi tiel brile prezentis la ĉefrolon, ke ŝi gajnis Oskaron. Dua Oskaro sekvis en 1976: Oni honorigis la komponaĵon Evergreen de la filmo A Star Is Born.
Ŝi produktis aron de siaj filmoj, kaj ankaŭ jam brilis kiel reĝisorino: 1983 (Yentl), 1991 (The Prince of Tides) kaj 1995 (The Mirror Has Two Faces).
Barbra Streisand estas politike aktiva. Ŝi subtenas la demokratian Partion de Usono (United States Democratic Party).