Demetrio la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | en Baktrio | ||||
Morto | |||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Euthydemus I vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Demetrio la 1-a (en greka: Δημήτριος Α΄), nomita ankaŭ Dharmamita, estis grek-baktria/hindgreka ("Yona" en Palia lingvo, "Yavana" en Sanskrito) reĝo (reĝis ĉirkaŭ 200–180 a.K.), kiu regis en areoj el Baktrio ĝis antikva nordokcidenta Hindio. Li estis la filo de la grek-baktria reganto Eŭtidemo la 1-a kaj sukcedis lin ĉirkaŭ 200 a.K., post kio li konkeris etendajn areojn en tio kio estas nuntempe Afganio kaj Pakistano.
Lis neniam estis venkita en batalo kaj estis postmorte kvalifikita kiel la Nevenkebla (Aniketos) sur la moneroj de sia sukcedanto Agatokles. Demetrio la 1-a eble estis komencinto de la Ĝavana epoko, starte en 186–185 a.K., kiu estis uzita por kelkaj jarcentoj poste.
"Demetrio" estis la nomo de almenaŭ du kaj probable tri grekaj helenismaj reĝoj de Baktrio. La multe disputita Demetrio la 2-a de Hindio estis ebla parenco, dum Demetrio la 3-a Aniketos eble de ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. estis konata nur el moneroj.