Ed Sheeran

Ed Sheeran
Persona informo
Naskonomo Edward Christopher Sheeran
Naskiĝo 17-an de februaro 1991 (1991-02-17) (33-jaraĝa)
en Halifax, Okcidenta Jorkŝiro
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Thomas Mills High School • Academy of Contemporary Music
Familio
Patro John Sheeran
Infanoj 2
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistogitaristoaktorokantistokantoverkisto • filmaktoro • televida aktoro
TTT
Retejo https://www.edsheeran.com
vdr
Ed Sheeran 19-jara en julio 2010

Ed Sheeran, laŭpasporte Edward Christopher Sheeran (angla prononco de la familia nomo laŭ sistemo IFA ˈʃɪərən; naskiĝis la 17-an de februaro 1991) estas angla popmuzika kantaŭtoro, do samtempe kantoverkisto kaj kantisto, kaj krome aktivas kiel muzikisto, aparte gitaristo, filma kaj televida aktoro.

Vivo

Naskita en Halifax, Okcidenta Jorkŝiro, kaj kreskinta en Framlingham, Suffolk, li komencis verki kantojn ĉirkaŭ la aĝo de dek unu jaroj. Tiam li ĉeestis koncerton de irlanda kantaŭtoro Damien Rice kaj ekkomprenis ke li ŝatus ekkanti. Li tiam en la aĝo de 13 jaroj, en 2005, publikigis la albumon The Orange Room. En 2006 kaj 2007 sekvis du pliaj albumoj. Li translokiĝis al Londono, al loĝejo super drinkejo ĉe la urba parko Finsbury Park. Ed Sheeran forlasis lernejon ĉe 16 por dediĉi sin plene al muziko. Li komencas prezentiĝi sur scenejo, precipe dum liberaj scenvesperoj malfermitaj al amatoroj. Post plia publikigoj de muzikaĵoj, lia profesia kariero vere komenciĝis en 2011, kiam la muzikeldonejo Atlantic records ekpublikigis liajn muzikaĵojn. En la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 en Londono en aŭgusto 2012 li kantis antaŭ spektantaro de milionoj, kiam li muzikis kune kun Nick Mason de la grupo Pink Floyd, Richard Jones de la grupo The Feeling kaj Mike Rutherford de la grupo Genesis. De tiam li estas internacie konata.

Kariero

En 2012, Sheeran gajnis du British Music Awards en la kategorioj "Best British Solo Artist" kaj "Breakthrough British Artist". Lia kanto, The A Team, estis nomumita por la "Kanto de la Jaro" premio ĉe la Grammy-ceremonio (2013) kaj la unuopaĵo Thinking Out Loud, gajnis al li du Grammy-premiojn en 2016: "Kanto de la Jaro" kaj "Plej bona Pop prezento".

En 2018 li gajnis sep Afiŝtabulpremiojn por: Plej bona Prezentisto, Plej bona Prezentisto (Vira), Top 100 Plej Varma Prezentisto, Plej Venda Kanto, Pinta Radio-Prezentisto, Pinta Radio-Kanto por Shape of You en 2018.

Lia debutalbumo, + (Konekto), estis publikigita en septembro 2011 kaj poste iĝis plateno sep fojojn en Britio. Lia dua studialbumo, "×" (Duoblo), atingis la unuan lokon en la usonaj kaj britaj diskfurorlistoj kaj en 2015, gajnis la titolon de "Albumo de la Jaro" ĉe la British Music Awards.

Diskografio

Studiaj albumoj

  • 2011: +
  • 2014: ×
  • 2017: ÷
  • 2019: No.6 Collaborations Project
  • 2021: =
  • 2023: -
  • 2023: Autumn Variations

kolektaj albumoj

  • 2015: 5

videaj albumoj

  • 2015: Jumpers for Goalposts: Live at Wembley Stadium

mini albumoj

  • 2005: The Orange Room
  • 2006: Ed Sheeran
  • 2007: ?Want Some
  • 2009: You Need Me
  • 2010: Loose Change
  • 2010: Songs I Wrote with Amy
  • 2010: Live at the Bedford
  • 2011: No. 5 Collaborations Project
  • 2011: One Take
  • 2011: iTunes Festival: London 2011
  • 2011: Thank You
  • 2012: The Slumdon Bridge
  • 2012: iTunes Festival: London 2012

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj