Germanlingva komunumo de Belgio | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
lingva komunumo de Belgio | |||
Lando | Belgio | ||
Regiono | Valonio | ||
- koordinatoj | 50° 25′ 8″ N, 6° 15′ 56″ O (mapo)50.4196.26564Koordinatoj: 50° 25′ 8″ N, 6° 15′ 56″ O (mapo) | ||
Areo | 853,65 km² (85 365 ha) | ||
Loĝantaro | 75 222 | ||
Denseco | 88,12 loĝ./km² | ||
Horzono | UTC+01:00 | ||
Germanlingva komunumo de Belgio | |||
Vikimedia Komunejo: German-speaking Community of Belgium | |||
En TTT: Oficiala retejo | |||
La germanlingva komunumo de Belgio estas la orienta ŝtata institucio de Belgio kie loĝas parolantoj de la germana lingvo. Krom la norma germana lingvo ĉirkaŭ Eupen parolatas loka variaĵo de la germana ripuara dialektaro. Apud St. Vith la homoj parolas variaĵon de la luksemburga lingvo.
La municipoj en la lando de Eupen
1. Eupen (kun Kettenis)
2. Kelmis (La Calamine) (kun Neu-Moresnet kaj Hergenrath)
3. Lontzen (kun Walhorn)
4. Raeren (kun Eynatten kaj Hauset)
kaj la municipoj en la kantono Sankt Vith
5. Amel (Amblève) (kun Meyerode kaj Heppenbach)
6. Büllingen (Bullange) (kun Manderfeld kaj Rocherath)
7. Burg-Reuland (nova nomo post la fuzio de Reuland kaj Thommen)
8. Bütgenbach (kun Elsenborn)
9. Sankt-Vith (kun Recht, Schönberg, Crombach kaj Lommersweiler)
kune formas la germanan lingvoregionon en Belgio. Ĉiuj municipoj estas t.n. faciligmunicipoj (en kiuj franclingvanoj devas esti servataj franclingve en oficialaj oficejoj), kvankam preskaŭ ĉiu estas germanlingva.
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj:
Flandra Regiono -
Valonio -
Brusela Ĉefurba Regiono |