Hibrido

Zebro/azena hibrido

Hibrido estas kunmiksiĝo el du diversaj aferoj, ĉu de bestoj, plantoj, artspecoj, mitologioj ktp.

Ekzemple, mulo estas hibrido inter azeno kaj ĉevalo, bildliteraturo estas hibrido inter belarto kaj literaturo.

Naturaj ekzemploj pri plantoj

Artefaritaj ekzemploj

Hibrido kun homo

Teamo de la universitato de Kalifornio kreis hibridon ŝafo-homan, kiu estis ĉesigita post 28 tagoj. Homaj stemĉeloj estis aldonitaj al ŝafaj embrioj. La rezulta enhavo estis 99,99% ŝafa kaj 0,01% homa. Tiu teamo antaŭe kreis similan porko-homan hibridon. La celo estas krei hibridan beston, kies organoj ne estas atakitaj de la homa imuna sistemo. Tiuj bestaj tolerataj organoj povus poste esti uzataj por organtransplantado por tiuj, kiuj senespere atendas organdonacon.

Etendo de signifo ekster biologio

La termino "híbrido" ofte uzatas kiam du teĥnologioj estas kombinitaj. Komputiloj, kiuj povas funkcii kiel ordinaraj tekokomputilojtabulkomputiloj, estas ankaŭ nomataj "hibridoj". Aŭtomobiloj, kiuj povas funkcii kun termikaj motoroj kaj elektraj motoroj, estas ankaŭ nomataj "hibridoj".

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. hibridaj bestoj por produkti sufiĉe da organoj por la senesperaj pacientoj?. ISAE. Arkivita el la originalo je 2018-03-02. Alirita 2018-03-02.

Eksteraj ligiloj