Homforkapto aŭ kidnapo estas kontraŭvola kaj neleĝa forkapto de homo aŭ malliberigo de homoj kontraŭ ilia volo, sendepende por kiu celo. Eblaj celoj estas amora misuzo, elaĉeta mono aŭ ĉantaĝo. En la plej multaj landoj la punoj por homforkaptintoj estas tre altaj, sed tamen kutime malpli altaj ol tiuj por murdintoj.
Parencaj krimoj estas:
Deportado
Deportado estas ŝtatorganizata deviga translokigo de homoj - ekzemple: de nigruloj kiel sklavoj, de judoj fare de Nazioj, de Krime-tataroj, de indianoj al rezervejoj fare de usona registaro (en:Trail of Tears), de kamboĝanoj al devolaboro, historie: militkaptitoj al la venkinta lando por tie devolabori, piramidoj ... Vidu: deportado
Infandelokado
Infandelokado estas forkapto de ne-plenkreskulo: Post divorco unu el la gepatroj laŭjure rajtas prizorgi la infanon kaj la alia nur laŭokaze povas kontakti ĝin. La ne-prizorgorajta, do kutime la patro, foje "ne redonas" foje "ŝtelas" la infanon, foje eĉ transportas ĝin al eksterlando. Vidu: Infandelokado
Spektaklaj kazoj de homforkapto
Homforkapto estas krimo okazanta evidente en ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en ĉiuj landoj kaj socioj de la mondo. Jen nur kelkaj kazoj, kiuj fariĝis vaste konataj.
Infanoj, junuloj en longa kaptiteco
Mary Jemison, 1758, kaptita kiel 12-jarulino kaj vendita al Senekoj; ŝi plu vivis kiel indiana virino ĝis sia morto en 1833
1836, kiel 9-jarulino kaptita de Komanĉoj, kun kiuj ŝi vivis 24 jarojn
1860, ŝi estis rekaptita kaj reportita de paramilitistaj Texas Rangers
Edgardo Mortara, 1858, Vatikano sub papo Pio la 9-a forportis la 6-jaraĝan judan knabon de liaj gepatroj (ĉar la civila leĝaro de la Papa ŝtato tiutempe ne permesis ne-kristanojn eduki baptitajn kristanojn, kaj kiam la knabo estis severe malsana, iu domservisto baptis lin) - Edgardo poste fariĝis aŭgustena monaĥo
Charles Augustus Lindbergh Jr., 1932, 2-jaraĝa filo de la fama piloto Charles Lindbergh, forkaptita, mortigita
Colleen Stan 1977—1984, kaptita de Cameron Hooker tenita dum 7 jaroj kiel seks-sklavo, memliberigis sin.
Sano Fusako, 1990—2000, 10-jaraĝa japana knabino, kaptita dum naŭ jaroj en Niigata
Peter Lorenz, 1975 - germana politikisto, forkaptita kelkajn tagojn antaŭ balotoj, por kiuj li estis ĉefkandidato de sia partio (CDU). Liberigita post unu semajno interŝanĝe kontraŭ kvin arestitaj maldekstraj ekstremuloj. Lorenz gajnis la balotojn.
Hanns-Martin Schleyer, 1977 - germana entreprenisto, kidnapita de ekstreme maldekstra Ruĝ-Armea Frakcio por interŝanĝe liberigi maldekstrulajn arestitojn, mortigita
Aldo Moro, 1978 - iama itala Ĉefministro, mortigita du monatojn post la forkapto
James Lee Dozier, 1981 - usona NATO-generalo en Italio kun la edzino forkaptitaj fare de Ruĝaj Brigadoj, liberigitaj de la polico ses semajnojn poste
Depost aprilo 2004, ribelantoj en Irako komencis forkapti eksterlandajn civilistojn. De tiam pli ol 200 fremduloj kaj miloj da irakanoj estis forkaptitaj, 30 eksterlandaj ostaĝoj estis mortigitaj. La motivoj por ĉi tiuj forkaptoj estas influi la fremdajn registarojn kun trupoj en Irako aŭ entreprenojn kun laboristoj tie, ĉantaĝi monon aŭ fortimigi eksterlandanojn el la lando. En 2004 ekzekutoj de forkaptitoj ofte estis filmitaj (pluraj senkapigoj) kaj disvastigataj per televido kaj interreto. Intertempe la mortigo de ostaĝoj kutime nur estas anoncita per deklaro, sed por multaj ostaĝoj mankas ĉia informo pri ilia sorto.
En somero de 2004 la usona registaro starigis Hostage Working Group in Bagdad, kiu sekvu ajnajn spurojn pri ostaĝoj en Irako, tamen ĝis hodiaŭ mankas pluaj informoj pri 21 forkaptitoj. [noto 1]
Jen statistiko pri la viktimoj inter la eksterlandaj ostaĝoj en Irako.
Eksterlandaj ostaĝoj en Irako
(La ciferoj signifas: mortigitaj-liberigitaj-sorto nekonata)